balneario_camboriu_eo

Balneário Camboriú

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Laŭ informo de Waldomiro Arenhardt, delegito de UEA en la banurbo Camboriú, Ŝtato Santa Catarina, tie ne estas E-movado. La fakto meritas atenton, ĉar lerninte la lingvon per korespondado ĉe Brazila Esperanto-Ligo, li sukcesis regi tre bone ĝin.

Tamen, li modeste asertas, ke tie ne ekzistas pioniro, pri kio ni tute malakordiĝas, ĉar honore li estas tia legitima persono. Se la cirkonstancoj de la urbo de esenca turisma loĝantaro malfaciligas la disvastigon de la lingvo, niaopinie tio ne gravas; gravaj estas liaj klopodoj por la disvastigo de la lingvo, ĉu instruante ĝin, ĉu per aperigo de artikoloj en ĵurnaloj, revuoj kaj televido.

La vera esperantisto devas konsciiĝi, ke ĉiuj ni estas ankoraŭ pioniroj kaj nia plej grava tasko estas semi kaj semi konstante ne pensante pri la rikolto, kiu certe estos por niaj pranepoj. Sed vi, kiu spertis eksterlande pri la praktikeco de la lingvo kaj la solidareco de la japanajsamideanoj ne povas malkuraĝiĝi antaŭ la barojn kiuj ekaperos antaŭ via vojo.


Veja este artigo em português.

  • balneario_camboriu_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:30
  • de 127.0.0.1