bauru_eo

Bauru

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Tuj post la fondiĝo de Esperanta Klubo Zamenhof en “São Miguel Paulista” la 25-an de Januaro 1949, ekestis korespondado inter ĉi tiu klubo kaj la aktivaj esperantistoj Leônidas Silva, Luiz Augusto Bartholomeu kaj Helena Moré, el la urbo Bauru.

Du esperantaj asocioj, Grupo Esperantista de Bauru kaj BrazilaJunul-Organizo, por pli bone disvastigi la lingvon decidis unuiĝi. Estis elektita la jena estraro:

Prezidanto: Luís Augusto Bartholomeu; Vicprezidanto: Ivone C. Barbosa; Ĝenerala Sekretario: Delorgenes Pauli; 1-a Sekretario: Leônidas Silva; 2-a Sekretario: Helena Moré; 1-a Kasisto: Geraldo Ramos; 2-a Kasisto: A. J. F. Padilha; Bibliotekisto: Maria Teresa Silva; Propaganda Direktoro: Nadir N. Serra. Kontrola Konsilantaro: Anélio Mostério, João R. Pascale kaj Nilson F. Costa.

Post kiam okazis la kunfandiĝo la nova societo alprenis la antaŭan nomon Grupo Esperantista de Bauru.

Parolante pri la Esperanto-movado en Bauru oni ne povas forgesi la mencion de du elstaraj esperantistoj, kies dediĉo al Esperanto meritas sincerajn aplaŭdojn; ili estas Prof. Euclydes Geraldis de Carvalho, vigla batalanto pro la enkonduko de la lingvo Esperanto en la lernejoj kaj Ivon Barbosa, aplaŭdita preleganto dum la renkontiĝoj kaj kongresoj de Esperanto, krom ĝenerala brazila delegito de UEA kaj ankaŭ eksprezidanto de San-Paŭlo Esperanto-Asocio.


Veja este artigo em português.

  • bauru_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:10
  • de zehanonimo