cabo_frio_eo

Cabo Frio

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

La 15-an de Novembro 1947 Délio Pereira de Souza translokiĝis de Rio de Janeiro al Cabo Frio pro profesia okupo. Tiel li tuj enkondukis E-kurson en publika lernejo, kies rezulto estis bonega. Inter la gelernantoj troviĝis la lernejestro, Prof-ro Edílson Moreira, pastro Moacyr Machado (de la Metodista Preĝejo), advokato Hilton Massa, Francisco Massa kaj aliaj.

Délio multe laboris por la E-Movado en la urbo, li organizis ekspozicion de esperantaĵoj kaj belan festeton, al kiu ĉeestis anoj de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro kaj de Niterói Esperanto-Klubo. La entuziasmo estis grandega kaj pastro Moacyr Machado invitis Délio-n gvidi kurson ĉe la Metodista Societo, kun tridek gelernantoj. Bedaŭrinde, post la reveno de Délio al Rio de Janeiro, la tieaj esperantistoj malkuraĝis daŭrigi la movadon, sed la semoj kiuj estis malavare ĵetitaj en fekunda grundo certe fruktodonos.


Veja este artigo em português.

  • cabo_frio_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:51
  • de zehanonimo