campina_grande_eo

Campina Grande

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

“Brazila Esperantisto”, de Majo/Junio 1951, anoncas Esperantan Ekspozicion malfermitan de la Urba Sekretario, D-ro Durmeval Trigueiro, la 12-an de Marto kaj en la 17-a de la sama monato la fondiĝon de Esperanta Klubo de Campina Grande, kies unua estraro estis: Prezidanto, Prof. Milton Paiva; Vicprezidanto, D-ro Durmeval Trigueiro; 1-a Sekretario, José Elias Borges Citônio; 2-a Sekretario, Edilson Nepomuceno; Bibliotekisto, Antônio Lima Santos; Oratoro, Adauto Barreto, Kasisto, Danilo Couto Escócia; Arta Kaj Muzika Direktoro, F-ino, Rita Xavier.

En la jaro 1987 “Esperanto Notícias” eldonita de Majoro Gilberto A. Silva Velho, numero de Julio-Decembro, anoncas, ke Esperanto-Asocio de Campina Grande okazigis la jenajn aktivecojn: partoprenis en Fortaleza, Ceará, en la 9-a Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo; kontaktis E-Asocion de João Pessoa, Pocinhos Esperanto-Klubo kaj okazigis bazan, progresigan kaj perfektigan kursojn; okaze de la parado de la 7-a de Septembro, la membroj defilis portante afiŝojn enhavanta vortojn en Esperanto.

Antaŭe la E-Grupo estis konata pere de du nomoj, sed post Decembro 1986 la definitiva nomo estas Esperanta Asocio de Campina Grande. En la 1-a kaj 2-a de Decembro 1990 okazis tie la 2-a Laborsesio de E-Asocioj de la Nordorienta Regiono. La 1-a Sesio estis realigata en Natal–RN kaj en ĝi partoprenis esperantistoj el Natal, Fortaleza, Aracaju, João Pessoa, Campina Grande, Recife, Maceió kaj Salvador. Oni diskutis elstarajn aferojn pri E-movado en la Regiono.

De la 5-a ĝis la 9-a de Februaro, BEJO okazigis sian 11-an Kongreson kaj elektis la jenan estraron, por la oficperiodo 1990–1991:

Maria Antonia Ladarlado (São Paulo, SP); João Manoel Aguilera Júnior (Campinas, SP); Amilton Jorge Reis (São Paulo, SP); Luís Carlos Rusilo (São Paulo, SP); Wagner Lopes (São Paulo, SP); kaj Fernando Carlos Araújo (Sorocaba, SP).


Veja este artigo em português.

  • campina_grande_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:28
  • de 127.0.0.1