campo_grande_eo

Campo Grande

Verkis portugallingve Prof-ino Maria Garcia kaj tradukis esperanten D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Informoj pri Esperanto alvenis en “Mato Grosso do Sul”, pli precize en la ĉefurbo “Campo Grande” eĉ antaŭ la jardeko 1940-a. Tamen nur post tiu dato, efektive ekkomenciĝis la aktivecoj koncernaj al la disvastigo de la helpa lingvo internacia ĉe la socio de “Campo Grande”.

Alveninte en “Campo Grande”, la esperantisto Heitor Faria, amanto de la universala frateco, tuj starigis Esperanto-kurson ĉe la Spiritisma Domo “Disĉiploj de Jesuo”, kie regula nombro da personoj ekkomencas lerni la lingvon. Publika funkciulo, Heitor estis translokita al alia Ŝtato kaj la kurso malaperis.

Alia entuziasmulo alvenis en la urbon, Onézimo Costa e Faria, frato de Heitor. Dotita de forta spirito de laborkapablo, li sukcesas kunigi kunfratojn kaj fondas “Fraternidade Espírita Educandária” kun la celo, krom la fundamenta lernigo, starigi la instruon de Esperanto. Por plibone ebligi la elvolviĝon de tiu projekto, la Frateco fondas Zamenhof-Lernejon.

Malfacilaĵoj, ĉefe financaj, malebligas la funkciadon de la Lernejo kaj ĝi stagnas dum kelkaj jaroj.

Pro decido de ĝenerala asembleo “Fraternidade Espírita Educandária” ŝanĝiĝas al Spiritisma Eduka Frateco. La 21-an de Marto 1949 fondiĝas Ŝtata Lernejo Zamenhof, kies unua Direktoro estis la fondinto Onézimo Costa e Faria.

Post kiam Onézimo translokiĝis al “Belo Horizonte”, Spiritisma Eduka Frateco restis je la zorgo de Spiritisma Juneco “Campo Grandense”, kiu instaliĝis tie dum kelka tempo. Serĉante daŭrigi la edukan laboron Spiritisma Juneco kune kun la estraro de Eduka Frateco organizis komisionon kaj kreis “La Domo de la Infano” (Lernejo kaj Infanvartejo), konstruita ĉe la strato Dom Aquino, 392. Kvankam la malfacilaĵoj ĝi estis inaŭgurita en 1965, kiam jam estis ĝia prezidanto Sebastião Otacio, kiu dum pluraj jaroj multe laboris por la afero.

Komence de 1971 Spiritisma Eduka Frateco kaj konsekvence Domo de la Infano iĝas sub kunordigo de Spiritisma Domo Disĉiploj de Jesuo. Estis direktoroj de Zamenhof Lernejo: Onézimo Costa e Faria (fondinto), Maria Ribeiro Serra, Maria Heloisa Ferreira Nakazato, Liriacy Matos Sobreira, Norma Aparecida de Oliveira Mota kaj Maria Custódia Oliveira Pinheiro.

En la jaro 2000 la instruistinoj de Esperanto Izô Caminha kaj Maria Garcia ekgvidis Esperanto-kurson al la lernantoj de la 7-a kaj 8-a unuagradaj klasoj.

La kvindekjariĝon de Lernejo Zamenhof oni festis en 1999. En tiu sama jaro “Campo Grande” gastigis la 35-an BrazilanEsperanto-Kongreson kiel parto de la memorigoj de la centjariĝo de la politika kaj administra emancipiĝo kaj estis enmetita en la programon de la kongreso omaĝo al la kvindekjariĝo de Lernejo Zamenhof.

Okaze de la solenaĵo estis inaŭgurita la portreto de Onézimo Costa Faria, fondinto de la lernejo, flanke de la foto de Zamenhof, jam ekzistanta en la loko. Estis emociaj momentoj pro la ĉeesto de la omaĝato, tiuokaze pli ol okdekjaraĝa, kaj tiu de Osmo Buller, direktoro de Universala Esperanto-Asocio. Ĉeestis la solenaĵon Jerônimo Fonseca, prezidanto de Spiritisma Domo Disĉiploj de Jesuo, Maria Custódia Oliveira Pinheiro, direktorino de Lernejo Zamenhof kaj ties instruistoj kaj lernantoj, Osvaldo Pires de Holanda, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, estraranoj de Brazila Esperanto-Ligo, Symilde Schenk Ledon, Ĉefdelegito, Gilbert René Ledon, prezidanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, Maria Garcia, samtempe prezidanto de Esperanto-Societo Mato Grosso do Sul kaj de la Organiza Komitato de la 35-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj granda nombro da kongresanoj kaj de la komunumo.

La emociaj vortoj de Onézimo kaj de Osmo Buller meritis aplaŭdojn de la ĉeestantoj en tiu memorinda mateno de la 14-a de Julio 1999.

Oni retroiru al la 1950-a jardeko, kiam venas al Campo Grande la juna leŭtenanto Fernando José Galvão Marinho, esperantisto, idealisto kaj realiganto.

Estis la nuna emerita kolonelo de la Brazila Armeo, la unua esperantisto, kiu sukcesis starigi Esperanto-kurson en neŭtrala medio, tio estas, sendepende de iu ajn religia aŭ filozofia kredo, en Campo Grande.

Dum la jaro 1956 Marinho gvidis esperantajn lecionojn ĉe la Klubo de Subleŭtenantoj kaj Serĝentoj de Campo Grande. Grupo da homoj interesataj pri la kurso, ne nur militistoj sed ankaŭ civiluloj, konsistis la unuan grupon, kiu post unu jaro da lernado submetiĝis al la ekzamenoj senditaj de Brazila Esperanto-Ligo. Aprobitaj, ili ricevis atestojn pri la baza kurso en solena kunsido okazinta en la nobla salono de la Ŝtata Kolegio “Campo Grandense”.

Sub la orientado de Marinho oni fondis “Campo Grande Esperanto-Clube”, kiu disvastigis kaj instruis Esperanton dum kelke da tempo en Campo Grande. Pro la translokiĝo de kelkaj esperantistoj, inkluzive de Marinho, la klubo ĉesis aktivigi.

Iom poste, en la okdekaj jaroj, revenis al Campo Grande personoj, kiuj apartenis al la antikva Esperanto-Klubo kaj denove flamigis la esperantistan ardon en la urbo de José Antônio Pereira (fondinto de Campo Grande).

La 28-an de Septembro 1985 estis fondita Esperanto-Societo Mato Grosso do Sul – SOEMS.

Indas omaĝi Fernando José Galvão Marinho, kiu lanĉis la semon de Esperanto en la koron “Campo Grandense”; al la pioniroj Heitor kaj Onézimo Faria pro tio, ke ili realigis por Esperanto, agnosko kaj dankemo; al Nelson Pereira de Souza, elstara brazila esperantisto, kiu bonvole kaj kun granda entuziasmo, kvankam viktimo de necedanta malsano, kiu pli frue forprenis lin de nia kunvivado, ĉeestis kune kun la edzino, Fiorina S. Souza, la fondiĝon de SOEMS – Esperanto-Societo Mato Grosso do Sul, la 28-an de Septembro 1985.

Nelson gvidis rapidan Esperanto-kurson dum unu semajno kaj realigis plurajn prelegojn ĉe spiritismaj domoj de Campo Grande, elmontrante la valoron de Esperanto. La esperantistoj de tiu ĉi urbo gardas kareseme la memoron pri li, kiu ĝis la lastaj tagoj de sia surtera vivo sindediĉis korpe kaj anime al la afero de universala frateco, disvastigante kaj ellernante Esperanton.

Esperanto-Societo Mato Grosso do Sul – SOEMS laboradas ekde sia fondiĝo cele al la esperanta idealo. Kursoj estas gvidataj jare ĉe Lernejo Zamenhof, en la asocioj “Loĝejo de Familio Baís”, “Spiritisma Domo Disĉiploj de Jesuo”, “Ĉambro de Capemi”, “Ĉambro Isaura Guerra Borges”, “SEBRAE” kaj “Spiritisma Federacio de Mato Grosso do Sul”.

En 1989 Campo Grande gastigis la 25-an Brazilan Kongreson de Esperanto, kun la partopreno de brazilaj kaj eksterlandaj esperantistoj.

La centjariĝo de la politika kaj administra emancipiĝo de Campo Grande okazinta en 1999 havis kiel elstaran punkton la realigon de la 35-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj kalkulis je la oficiala apogo de la Urbodomo. La kongreso okazis de la 12-a ĝis la 16-a de Julio, kun la partopreno de proksimume 300 esperantistoj de pluraj brazilaj ŝtatoj. Campo Grande havis la honoron akcepti Osmo Buller, unu el la direktoroj de Universala Esperanto-Asocio.

André Puccinelli, urbestro de Campo Grande, kaj Osmo Buller plantis “Ipê”, en la interna korto de la urbodomo, simbola arbo de Campo Grande.

Elstara fakto okazis en la kongreso, la livero fare de la urba konsilanto, Elias Dib, aŭtoro de la Leĝo n-ro 3.638, de arĝenta lameno enhavanta la tekston, kiu agnoskis kiel de “Publika Utileco” Esperanto-Societo Mato Grosso do Sul – SOEMS, sankciita de la urbestro la 2-an de Julio 1999.

Ĉeestantaj dum la solena instaliĝo de la kongreso, André Puccinelli, urbestro, kaj Elias Dib, urba konsilanto, estis omaĝitaj per dankemaj vortoj de Maria Garcia, prezidanto de SOEMS kaj de la 35-a BKE.

Dankemoj ankaŭ estis direktitaj al Américo Caleiros, prezidanto de FUNCESP - Fondaĵo pri Kulturo kaj Sporto de la Urbodomo de Campo Grande, kiu ne ŝparis klopodojn kaj apogon al la Loka Organiza Komitato.

La Urbodomo kunlaboris efike por la sukceso de la kongreso, ero de la oficiala programo de la centjariĝo de la politika kaj administra emancipiĝo de Campo Grande.

En la 26-a de Aŭgusto SOEMS partoprenas la Civilan Paradon, tio okazas jam de tri jaroj, kun kontingento da lernantoj de Esperanto-kursoj. La Esperanto-flago estis disfaldita antaŭ la oficiala podio, aŭtoritatuloj kaj la ĝenerala publiko entuziasme aplaŭdis la esperantistan grupon, kiu kunportis ankaŭ rubandojn aludajn al Esperanto.

“La Esperanto-Marŝo” - sub ĉi tiu titolo en artikoloj de la gazetaro de Campo Grande (“Correio do Estado”, “Jornal da Cidade”, “Informativo Espírita”) Esperanto estis disvastigata. Intervjuoj pere de radio kaj televidelsendaĵoj, en diversaj epokoj, jam estis prezentitaj sub la temo Esperanto.

Du altvaloraj artaj eventoj estis realigitaj de SOEMS, en Campo Grande, ĉe la teatro Aracy Balabanian, sub la nomo de Granda Pompa Festivalo, en tri partoj:

  • Malfermo (unua parto), deklamado de poezioj;
  • Dua parto, voĉa muziko, individue, duope kaj ensemble. Flamenka danco;
  • Tria parto, instrumenta muziko el klasika kaj popola repertuaro.

La festivalo celis disvastigi Esperanton kaj havigi financajn rimedojn por aĉeti sidejon por SOEMS.

Ĉiu dua monato SOEMS okazigas kunfratigan teon, ĉe domo de esperantisto, kiam oni praktikas la lingvon.

Antaŭ tri jaroj estis kreita la Grupo Ismael Gomes Braga ĉe spiritisma societo Francisco Tieshen, kie junuloj kaj infanoj lernas Esperanton. Tiamaniere la Univesala Lingvo gajnas terenon ĉe la loka socio.

En la urbo “São Gabriel do Oeste” estas multpromesa studema Esperanto-Grupo kaj en la urboj “Três Lagoas” kaj “Fátima do Sul” ekestas malgranda E-movado.

Veja este artigo em português.

  • campo_grande_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/21 19:24
  • de zehanonimo