caratinga_eo

Caratinga

Verkis en la portugala Sebastião Xavier dos Reis kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Sebastião Xavier dos Reis sciigas pri la E-Movado en la bela minasa urbo Caratinga:

“En la 15-a de Decembro 1954, ĉe la sidejo de “Rotary Club” de Caratinga, komenciĝis E-kurso gvidita de Otávio Dias de Souza kun partopreno de dek-du personoj. La temo de la preparprelego estis “Helpa Lingvo Internacia Esperanto kaj ĝia Kreinto”. De tiam la marŝo de Esperanto ne haltis, ĉefe en la jaroj 1955/56/57/58 la movado prosperis.

La Tria Esperanto-Konvencio de Minas Gerais – de la 10-a ĝis la 13-a de Julio 1958, sub aŭspicio de Brazila Esperanto-Ligo, kies prezidanto estis D-ro Carlos Domingues, kaj de Esperanto-Societo de Minas Gerais, kies prezidanto estis D-ro Carlos Rezende; organizita de Caratinga Esperanto-Grupo, kies prezidanto estis S-ro Waldemar Rodrigues de Oliveira Leal kaj kiel honora prezidanto la komunuma urbestro S-ro Joaquim Vicente Bonfim. La Organiza Komitato estis: Prezidanto: D-ro Luís de Azeredo Coutinho; Vicprezidanto: José Silvano Portes; 1-a Sekretario: Elmano Moreira de Carvalho; 2-a Sekretario: Sebastião Xavier dos Reis; Kasisto: João Silvestre Gomes.

Fakte, la konvencio estis memorinde brila evento, kiu okazis en la kolegio “Nossa Senhora doCarmo”, kies direktorino estis fratino Maria Salomé do Calvário. La sukceson oni grandparte ŝuldas al la apogo de la urbestro de Caratinga, Joaquim Vicente Bonfim, Honora Prezidanto de la konvencio. El la saluto de la urbestro elstariĝas la jeno: “Vi, veraj apostoloj de tiu nobla afero, neniam estos forgesitaj de Caratinga; viaj pacaj progresemaj idealoj estas neforgeseblaj! Ni konservos ĉe la historia relikvujo de Caratinga, kiel garantion de dankemeco de ĉi tiu urbo, reciprokan admiron al via nobla afero kaj la rimarkindan honoron esti sidejo de la Tria Esperanto-Konvencio de Minas Gerais”

Tiam E-Grupo de Caratinga respondecis pri disvastigo de Esperanto. Ĝia estraro estis: Prezidanto: Waldemar R. Oliveira Leal; Vicprezidanto: Moacir Matos; 1-a Sekretario: Elmano Moreira Carvalho; 2-a Sekretario: Sebastião Xavier dos Reis; 1-a Kasisto: José Viggiano; 2-a Kasisto: José Silvano Portes.


Veja este artigo em português.

  • caratinga_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:42
  • de zehanonimo