franca_eo

Franca

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Kiam Osvaldo Pires de Holanda esperantistiĝis, unu el siaj unuaj taskoj estis interŝanĝi leterojn kun brazilaj esperantistaj pioniroj, inter kiuj estis Salvador Rocha el la urbo Franca – SP.

Salvador Rocha ne nur instruis Esperanton, sed ankaŭ propagandis la lingvon per la spiritisma ĵurnalo “Nova Era”, kie li aperigis plurajn kaj interesajn artikolojn pri la lingvo. Tamen, per letero, multfoje li bedaŭris la malintereson de la personoj pri la lernado de la lingvo en tiu urbo.

Bedaŭrinde, neatendite li forpasis viktimo de fatala akcidento, sed la semoj disĵetitaj de li falis sur fekunda grundo kaj jaroj poste, kredeble nekonscie, sed sub la inspiro de lia ekzemplo, la loka grupo “Ĝardeno Esperantista Zamenhof”, sub aŭspicio de EASP kaj apogo de Sekretariejo pri Edukado kaj Kulturo, okazigis la 21-an E-Renkontiĝon de Ŝtato San-Paŭlo, la 2-an, 3-an kaj 4-an de Aprilo 1999, kun granda sukceso.

La temo de la renkontiĝo estis “Perspektivoj de Esperanto en la Proksima Jarmilo”. Kunordigis la eventon Symilde Schenk Ledon, Komitatano A, de UEA, kun partopreno de Ivon Barbosa, prezidanto de EASP; James Rezende Piton, Amerika Komisiono; kaj Osvaldo Pires de Holanda, prezidanto de BEL.

La renkontiĝejo estis la impona “Colégio Champangnat”. Multe laboris por la sukceso de la evento Alzira dos Anjos, (kareseme nomata “Alzirinha”), prezidanto de Ĝardeno Esperantista Zamenhof, kaj ŝia skipo. Elstara punkto de la renkontiĝo estis la partopreno de multaj infanoj, preskaŭ ĉiuj parolantaj Esperanton.


Veja este artigo em português.

  • franca_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:11
  • de zehanonimo