goiania_eo

Goiânia

Verkis D-ro Raul Conde.

Eble la unua esperantisto en Goiânia estis José Veiga Jardim, kiu vivis kiel ermito en ĉambro de konstruaĵo en Avenuo Goiás.

Goiânia Esperanto-Klubo estis fondita de Carlos de Almeida Wutke, el Uberlândia, invitita de la prezidanto de religia institucio “Tenda do Caminho”. Kunvenintaj en “Ĉambro de la Komerco”, la interesatoj elektis la unuan estraron, kies prezidanto estis Aloísio Correia Melo. Li gvidis bazan kurson dum du aŭ tri monatoj en ĉambro de Fakultato de Medicino, cedita de la direktoro, D-ro Francisco de Almeida Neto, kie instruadis D-ro Raul Conde. Unu el la lernantoj estis D-ro Aymoré Vaz Pinto, poste estrarano de Brazila Esperanto-Ligo. En tiu sama ĉambro Raul Conde gvidis bazan kurson, unu fojo semajne, dum pluraj jaroj, kie ekkomencis lerni la lingvon Néia Lúcia Souza, poste eksprezidanto de BEL.

Aktiva homo estis la emerita kapitano de la armeo Francisco Rodrigues de Morais Sobrinho, kiu ankaŭ instruis la bazan kurson en sia domo mem.

Reorganizita la estraro de la klubo, ĝi funkciis dum pli malpli du jaroj en la Municipa Biblioteko, kies kursfinintoj ricevis BEL-atestojn. La klubo funkciis en Federacia Teknika Lernejo almenaŭ unu jaron, kiesdirektoro estis Niso Prego, simpatianto de la lingvo.

Dum Brazila Seminario, organizita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, okazinta en Nova Friburgo, RJ, Raul Conde konatiĝis kun Onésimo Faria, kiu prezentis sian proponon organizi “Instituto Esperanto pri Edukado”, en Belo Horizonte. Veturiginte lin al Belo Horizonte, Raul Conde proponis al IEE aĉeti ĉambron en Goiânia kontraŭ aliĝo de esperantistoj de tiu urbo, kio estis akceptata kaj Goiânia Esperanto-Klubo komencis aktivi en la ĉambro 104-a de la konstruaĵo de “Banco Mercantil do Brasil” en la urbo-centro.

Pro la granda nombro da gejunuloj estis kreita la Junulara Departemento de la klubo, kies direktoro estis Dilmar Ferreira, kiu post kelkaj monatoj proponis al la gejunuloj fondi sendependan institucion nomatan “Akademio de Esperanto”, organizante ekskurson al Urugvajo kaj Argentino. Pro la fiasko, la klubanoj proponis kunigi la du organizojn, kiam naskiĝis Instituto Goiano de Esperanto.

Dilmar Ferreira translokiĝis al Anápolis kaj forlasis la movadon. Onésimo Faria pripensis kaj okazigis la 1-an Renkontiĝon de centrokcidenta regiono, en Araxá, MG, en kiu partoprenis Raul Conde, kiu unu jaro poste organizis la 2-an Renkontiĝon, en Goiânia, ĉe la Jura Fakultato de Federacia Universitato de Ŝtato Goiás.

En la jaroj 90-aj Dilmar fondis Kulturan E-Centron, kiu funkciis dum kelkaj jaroj.

En la jaro 1978 Raul Conde proponis al la Departemento de Anatomio de la Federacia Universitato de Goiás, bazan kurson de Esperanto kiel nedevigan lernobjekton sed kun validaj poentoj por la studentoj. Aprobite, Raul Conde gvidis la kurson dum multaj jaroj, ĝis sia translokiĝo, en Aprilo 1995, al la urbo Araxá, MG.

En la jaroj 90-aj Fabrício Valle estis aktiva movadano, kiam li fondis eldonejon “Zamenhof Editores”.


Veja este artigo em português.

  • goiania_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/21 18:26
  • de 127.0.0.1