guarulhos_eo

Guarulhos

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

De longe, periode, oni aŭdas informojn pri la ekzisto de Esperanto-Kurso en Guarulhos. Kredeble la tiea pioniro estis la klera esperantisto Lacorday Andrade, kiu gvidis kursojn tie dum pluraj jaroj, sed neniam li kuraĝis aŭ ne trovis kondiĉon por la fondiĝo de Esperanto-institucio en tiu prospera urbo. Oni diras, ke post lia emeritiĝo li aĉetis bienon en Minas Gerais kaj translokiĝis al tiu Ŝtato, sed oni atendas, ke la semoj ĵetitaj de li iun tagon ĝermos kaj fruktodonos.

Kiel registrite en la Jarlibro de UEA, la delegito kaj fak-delegito en tiu urbo estas Arnaldo Alves de Oliveira, kiu multe disvastigas Esperanton ne nur en Guarulhos sed ankaŭ en San-Paŭlo, kie li gvidas kursojn kaj prezidis du E-grupojn nomatajn Esperanta Grupo Adolfo Bezerra de Menezes kaj Esperanto-Grupo Verda Lumo.

Sed la laboro realigita de Lacorday Andrade ne povas esti forgesita. Estis li, kiu dum la jaroj 1970-1980 disvastigis la movadon en tiu urbo, ne nur per la lokaj gazetoj sed ankaŭ per ‘’Rádio Boa Nova’’. Li gvidis plurajn E-kursojn kaj ricevis la apogon de la urbestro Néfi Tales kaj de la Komerca kaj Industria Asocio de Guarulhos, kie, en 1981 li gvidis bazan kurson de Esperanto kun la partopreno de 62 gelernantoj. La 18-an de Julio, en la amfiteatro de la Municipa biblioteko, li liveris atestojn al kursfinintoj. Ĉeestis la ceremonion krom lokaj aŭtoritatuloj, ankaŭ granda nombro da personoj.

Okaze de la 16-a Universala kongreso de Esperanto, okazinta en Brasília de la 25-a de Julio ĝis la 1-a de Aŭgusto 1981, pluraj esperantistoj kune kun Lacorday Andrade partoprenis en tiu neforgesebla kongreso.


Veja este artigo em português.

  • guarulhos_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:11
  • de zehanonimo