ilheus_eo

Ilhéus

Verkis en la portugala S-ro Eléus Leonardo de Sá kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Laŭ fotokopio de la statuto de Grupo Esperantista de Ilhéus, la dato de ĝia fondiĝo estas la 3-a de Aprilo 1954, kies unua estraro estis:

Prezidanto kaj fondinto, Eléus Leonardo de Sá; Vicprezidanto, Waldomiro Oliveira Cruz; 1-a Sekretario, Aloysio Rebouças; 2-a Sekretario, Antônio Magno Rosa; Kasisto, Anésio Ribeiro da Silva; Bibliotekisto, Waldelice Cruz Oliveira; Direktoro de Propagando kaj Revuo, José D. Coelho.

La loko de la fondiĝo estis la sidejo de la Sindikato de la Publikaj Funkciuloj de Ilhéus, kie ĝi funkciis ĝis 1964, kiam, okaze de la militista puĉo de la 1-a de Aprilo de tiu jaro, la militistoj invadis la sidejon de tiu organizo kaj ne distingis GEI de la Sindikato, kiun la militistoj konsideris komunistan ĉelon kaj bruligis la tutan provizon de la grupo.

GEI ĉiam restis ekster politikaj aferoj, dediĉata nur al la disvastigo de la esperanta idealo.

Kiel fondinto de Grupo Esperantista de Ilhéus, Eléus Leonardo de Sá, dum pli ol kvardek ses jaroj sin dediĉas sen malkuraĝo al la disvastigado de Esperanto ne nur per la instruado de la lingvo, sed ankaŭ pere de aperigo de artikoloj en brazilaj ĵurnaloj kaj ankaŭ eksterlande.

En 1979 okaze de la dudek kvina fonddatreveno de la grupo li okazigis la 1-an Esperantistan Semajnon de Ilhéus.

Krom tio, en 1981 li sukcesis la aprobon de strato Esperanto kaj en 1987 la starigon de busto de D-ro Zamenhof ĉe la ĝardenoj de la Municipa Sekretariejo de Edukado de Ilhéus.

Lia sindediĉo al E-movado estas rekonata de diversaj kleruloj de la movado de kiuj li ricevis simpatiajn manifestiĝojn, ekzemple, de Lee Chong Yeong, tiama prezidanto de UEA, kaj de Symilde Schenk Ledon, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo.

Eléus kunlaboris kun pluraj revuoj, inkluzive “Monato”, eldonita en Germanio, en kies dua jaro (1981) n-ro 8, li aperas en ĝia unua kovrilo, laŭ informo aperinta en la ĵurnalo “Folha de Ilhéus”, de la 28-a de Junio 2000, kies ĵurnalo anoncas ankaŭ, ke la 16-an de Junio de tiu sama jaro li ricevis la honoran titolon de “Ilhéus Civitano”.

Partopreninte en kvin internaciaj kongresoj, tiu, kiun li opinias la plej grava okazis en Varsovio, pola ĉefurbo, okaze de la centjariĝo de Esperanto, kie proksimume dek mil esperantistoj venintaj el sepdek landoj de la kvin kontinentoj interkompreniĝis kiel se ili ĉiuj apartenus al unu nura lando, parolantaj nur unu lingvon.

Sed la aferoj, kiuj plej ĝojigis lian koron estis la oportunoj prelegi esperante en Beogrado, Jugoslavio; Hord en Makedonio kaj Lisbono en Portugalio. Egale estis vidi siajn artikolojn aperantajn en ĵurnaloj kaj revuoj en Germanio, Nederlando kaj Aŭstralio. Sammaniere, aperi en “La Libro de la Jarcento”, eldonita en Germanio sub la titolo “La Mondo kaj Ni”.

Ilhéus ĉeestas la 12-an Esperantan Seminarion, okazinta en Santos dum la periodo de la 14-a ĝis la 17-a de Julio 1977. La bahia karavano kalkulis je la partopreno de 28 personoj inter kiuj samideano Eléus Leonardo de Sá; li reprezentis la urbon Ilhéus kaj legis mesaĝon de la urbestro de tiu urbo, S-ro Antonio Olimpio da Silva, afero pri kiu li estis entuziasme aplaŭdita.

Partoprenis en la evento 420 personoj inter kiuj kvar ŝtataj deputitoj, kiuj promesis kunlabori pri la ideo de enkonduko de Esperanto en universitatoj.

Dum konkurso de esperantaj neeldonitaj muzikoj, la Ŝtato Bahia sukcesis la duan lokon.

Okaze de la seminario estis inaŭgurita la busto de D-ro Zamenhof ĉe la placo “João Ramalho”. La seminario estis aŭspiciata de Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj havis apogon de Brazila Konsilantaro de Esperanto, Santos Esperanto-Centro, Sekretariejo de Turismo kaj Urbodomo de Santos.

La solena malfermo okazis ĉe “Atleta Asocio Banco do Brasil”. La prezidanto de la seminario estis Prof-ro Francisco de Souza Almada, vigla disvastiganto de Esperanto en nia lando.

  • ilheus_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:18
  • de 127.0.0.1