itaborai_eo

Itaboraí

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Octávio Vianna Peixoto rakontas, ke en la 12-a de Oktobro 1954, tre entuziasmigita pri la interna ideo de Esperanto, pastro Hugo Montedônio Rego, direktoro de la komunuma duagrada lernejo “Ginásio Alberto Torres”, memlernis Esperanton kaj instruis ĝin al la plej lertaj gelernantoj. Pro la sukceso de la kurso li volis enkonduki Esperanton kiel lernobjekton de la lerneja programo. Kelkaj monatoj poste li petis de Niterói Esperanto-Klubo la sendon de E-instruistoj por taksi kvin gelernantojn. Por plenumi tiun taskon venis al Itaboraí Mario Ritter Nunes, Edith Werhs kaj Octávio Vianna Peixoto. Ĉiuj lernantoj estis aprobitaj. Ili estis: Moacyr Potsch Magalhães, Maristela Magalhães, Haroldo Coutinho de Campos, Aguimar Pereira dos Santos kaj la pastro Hugo mem, kiu volis esti taksita kune kun siaj gelernantoj.

En la 10-a de Aprilo 1956 pastro Hugo invitis la anaron de Niterói Esperanto-Klubo por la disdonado de diplomoj; li regalis la vizitantojn per bongusta vespermanĝo ĉe la paroĥa domo kaj organizis tre agrablan festeton.


Veja este artigo em português.

  • itaborai_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:53
  • de zehanonimo