itabuna_eo

Itabuna

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

E-movado komenciĝis en tiu urbo en la jaro 1957 kiam estis fondita Esperanta Asocio de Itabuna kaj elektita la unua estraro, kies direktoroj estis:

Honora Prezidanto, la urbestro, Francisco Ferreira; Prezidanto, Benedito Venceslau da Silva; Vicprezidanto, Elza Pinheiro de Melo; 1-a Sekretario, Margarida de Matos Virgem; 2-a Sekretario, Carlos Roberto de Oliveira; 1-a Kasisto, Inaiá Silva Oliveira; 2-a Kasisto, Arnóbio de Avelar Monteiro; Bibliotekistino, Oscarina Marinho Souza; Propaganda Direktorino, Neide de Oliveira Borges.

La kursgvidanto estis Eléus Leonardo de Sá, prezidanto de Esperanta Grupo de Ilhéus.

En 1959 “Rádio Clube de Itabuna” elsendadis ĉiuvendredon, dum dek kvin minutoj, la programon “Esperanto em Marcha”, gvidata de Antônio Fontana Júnior.


Veja este artigo em português.

  • itabuna_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:19
  • de 127.0.0.1