macapa_eo

Macapá

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Laux informo aperinta en “Esperanto Notícias”, de Januaro/Februaro 1988, dank’al la 1-a E-Renkontigxo okazinta en São Luiz en 1987, kun la partopreno de kvindek du reprezentantoj de societoj de la Amazonia Regiono, Ramiro B. de Castro, de Esperantista Klubo Zamenhof el la cxefurbo Belém, PA, ricevis inviton de Esperanto-Asocio de Amapá por gvidi E-kurson en la urbo. Li bonvole akceptis la inviton kaj gvidis intensivan kurson, de la 23-a gxis la 28-a de Novembro 1987. Partoprenis en la kurso tridek du lernantoj. GXi okazis en la Ïtata Sekretariejo de Administrado kaj meritis ampleksan disvastigon per la jxurnaloj kaj televidkanaloj de Macapá.


Veja este artigo em português.

  • macapa_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 15:59
  • de zehanonimo