mogi_das_cruzes_eo

Mogi das Cruzes

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Laŭ raporto aperinta en la bulteno “Esperanto Notícias”, la 19-an de Oktobro 1979 estis fondita “Asociação Mogiana de Esperanto” (Moĵia Esperanto-Asocio) sub la inspiro de la klera esperantisto Euclides Carneiro da Silva. En la sama dato estis elektita la jena estraro de la nova asocio: Prezidanto: Prof-ro Euclides Carneiro da Silva; Vicprezidanto: Benedita Esmeralda Lobo; Sekretario: Antônio Fernandes da Silva; Kasisto: Toshie Nojiri.

Malgraŭ tio, ke Euclides Carneiro da Silva estis tre klera homo, kaj Mogi das Cruzes estas urbo posedanta du universitatojn, la Esperanto-Movado tie ne multe prosperis, tamen, per la pluraj kursoj gviditaj de li kaj pro la disvastigo pere de la revuo “Esperanta Katoliko”, de li eldonita, oni kredas kaj deziras, ke la semoj ĵetitaj ja vintre dormas, sed iam ili ĝermos kaj fruktodonos.

Krom multaj artikoloj de lia plumo aperintaj en ĵurnaloj kaj E-revuoj, Euclides ankaŭ skribis interesan verkon pri kunmetitaj verboj per la sufikso –UM.

Euclides Carneiro da Silva forpasis la 24-an de Majo 1998.


Veja este artigo em português.

  • mogi_das_cruzes_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:12
  • de zehanonimo