nazare_eo

Nazaré

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Anísio Melhor, klera homo, direktoro de la kolegio “Clemente Caldas” kaj direktoro de la ĵurnalo “Conservador” fariĝis pioniro de E-movado en tiu urbo, dank’al serio de artikoloj de lia plumo aperintaj en la menciita gazeto en la jaro 1913-a.

La unuaj semoj ĵetitaj de tiu pioniro atendis dum dek unu jaroj sed la 1-an de Januaro 1924 estis fondita “Clube Esperantista de Nazaré”, kies unua estraro estis:

Prezidanto, Lamartine Vieira; Vicprezidanto, Neusa Caldas Figueiredo; 1-a Sekretario, Edla Moreira Oliveira; 2-a Sekretario, Renato Gabriel da Silva; Kasisto, Denizart Moreira; Bibliotekisto, Idalino Queiroz Santana; Propaganda Direktoro, Eduardo Freire.


Veja este artigo em português.

  • nazare_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:19
  • de 127.0.0.1