pato_branco_eo

Pato Branco

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Okaze de la 58-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en la urbo “Pato Branco”, de la 21-a ĝis la 26-a de Julio 2002, la Brazila Esperantista Junulara Organizo sukcesis altiri al la urbo ne nur grandan nombron da brazilaj junuloj sed ankaŭ reprezentantojn de 22 landoj. La evento altiris ankaŭ la atenton de la gazetaro, kaj eĉ la revuo “Istoé” de la 7-a de Aŭgusto de tiu jaro aperigis longan ilustritan raporton pri la kongreso. Kadre de tiu kongreso estis inaŭgurita belega portalo omaĝe al Esperanto, konstruita de la esperanta mecenato Cláudio Petrycoski, unu el la ĉefaj respondeculoj pri la sukceso de la evento. La IJK de 2002 estas ĝis nun ege laŭdata de rememoremaj partoprenintoj kaj ankaŭ estis tre taŭga por allogi gejunulojn al la lingvo Esperanto kaj sia movado.

Dank‘al apogo de la entrepreno “Atlas Eletrodomésticos”, la grupo “AtlasPatoArt”, gvidata de la instruistino Eliane Gaze, realigis vojaĝon kaj E-prezentadojn en Francio kaj Israelo krom la partoprenon en E-eventoj en Brasília-DF, Petrópolis-RJ kaj Fortaleza-CE, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto, en Julio 2002. Ĝis 6 jaroj poste, la E-movado ankoraŭ sin montras, kvankam iomete pli malvigle.


Veja este artigo em português.

  • pato_branco_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/28 00:50
  • de 127.0.0.1