santo_amaro_eo

Santo Amaro

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

En 1937 Esperanto alvenas al Santo Amaro kaj la 17-an de Novembro estis fondita Esperanto-Klubo de Santo Amaro. La inaŭgura kunsido okazis ĉe “Ginásio Santamarense” dank’al klopodoj de Gustavo Viana, kiu en tiu oportuno prononcis entuziasman paroladon rilatan al la evento.

Post la inaŭguro li anoncis ankaŭ E-kurson, kiu estis gvidita de li mem. En la sama dato estis aklamita la unua estraro:

Prezidanto, Antenor Celino; Sekretario, Gustavo Viana; kaj Kasisto, Vitorino Moreira Dutra.


Veja este artigo em português.

  • santo_amaro_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:23
  • de 127.0.0.1