sp_kvartaloj_eo

Esperanto en la kvartaloj de la ĉefurbo de São Paulo

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Paroli pri E-movado en San-Paŭlo, sed ne mencii la disvastigon realigitan de la E-grupoj ekzistantaj kaj eĉ ekzistintaj en la kvartaloj, estus nepardonebla manko, kiun ni klopodis eviti.

La unua kiu aperas estas Esperanta Klubo Zamenhof, fondita la 25-an de Januaro 1949, en “São Miguel Paulista”, kaj daŭrigas en senĉesa aktiveco ĝis nuntempe. Ĝiposedas propran sidejon kaj estas agnoskita de la ŝtata registaro kiel de publika utileco ekde 1955. Okaze de la Ora Jubileo estis eldonita memoriga revuo pri la historio de la klubo. La pioniro de la movado ĉi tie estas Osvaldo Pires de Holanda, kiu sukcesis arigi grupon da amikoj kaj kune kun ili estis elektita la jena unua estraro: Prezidanto, Osvaldo Pires de Holanda; Vicprezidanto, Prof. Isaac Carlos dos Santos Camargo; Ĝenerala Sekretario, Pedro Radosavlhevitch; 1-a Sekretario, Vital Paula Dias; 2-a Sekretario, Darmy Mendonça; 1-a Kasisto, Januário Pricolo; 2-a Kasisto, Omar Coutinho Silva; Propaganda Direktoro, Julião Garcia.

Dum la unuaj dudek jaroj elstariĝas la dediĉa laboro de Darmy Mendonça, Oscar Moreira Barros, José Martins Coelho, Osvaldo Pires de Holanda kaj Maria Margarida Barros. Jaroj poste, ekaperis pluraj kunlaborantoj sed inter ili elstariĝis Hérito da Silva Almeida, Antonio Cardoso de Sena, Joel Afonso Francisco kaj José Roberto Tenório da Silva.

Laŭ informo aperinta en “Brazila Esperantisto”, de Majo/Junio 1953, ĝi estis fondita la 28-an de Februaro de la sama jaro, ĉe la strato Santo Amaro, 362, kies unua estraro estis: Prezidanto, Arnaldo Viana; Vicprezidanto, Horacio Pereira dos Santos; 1-a Sekretario, Brumel A. Monteiro; 2-a Sekretario, F-ino Margherita Vernacchia; 1-a Kasisto, Mario Ghirello; 2-a Kasisto, Oscar Camanho; 1-a Bibliotekisto, Otacílio A. Teixeira; Propaganda Direktoro, Euclides Vitor; Direktoro pri Arto, F-inoj Claudia Tecchio kaj Carmen Blat. Konsilantoj: Carlos Poledna, Humberto Tedesco kaj Luís Izzo.

Laŭ informo aperinta en Esperanta Revuo – 1953, ĉirkaŭ kvindek gelernantoj eklernas Esperanton ĉe la Kolegio Ateneo “Rui Barbosa”, grava eduka institucio de la kvartalo Penha en la ĉefurbo São Paulo. Gvidas la kurson S-ro Vinicius Braga Sales. En la sama kolegio estis fondita Interamikoj Esperanta Klubo, kiu dum longa periodo disvastigisEsperanton.

Fondiĝis la 31-an de Januaro 1954, en la kvartalo “Penha”, kies unua estraro estis: Prezidanto, Vinicius Braga Sales; Vicprezidanto, Prof. Gladys Del Buono Trama; Sekretario, Sergio Zacchia; Kasisto, Carlos Bevilacqua. La sidejo de la grupo estis ĉe “Ateneu Rui Barbosa”. Bedaŭrinde la grupo mallonge vivis.

Estis fondita la 1-an de Majo 1982, tuj post Osvaldo Pires de Holanda gvidis E-kurson en la spiritisma domo “Adolfo Bezerra de Menezes”. Li sukcesis entuziasmigi la gelernantojn al kiuj li proponis la fondiĝon de la E-grupo, ideo bone akceptata de ĉiuj kaj kun la apogo de Luís Alberto Buceroni kaj F-ino Maria Ferreira Xavier la grupo instaliĝis en ĉambro kompleze cedita de la Spiritisma Centro Adolfo Bezerra de Menezes. La unua estraro estis: Prezidanto, Domingos José dos Santos; Vicprezidanto, Joel Moreira Augusto; Sekretario, Antenor da Silva Filho; Kasisto, Osvaldo Pires de Holanda; Bibliotekisto, José Zacarias Filho. La Grupo daŭrigas en aktiveco ĝis hodiaŭ (2006).

Ĉu kiel esperantistoj, ĉu kiel kunlaborantoj, elstariĝis la jenaj samideanoj: Domingos José dos Santos, Joel Moreira Augusto, Gentil de Lima, José Carlos Marcondes Arantes, Odamir Feitosa de Sá Filho, Arnaldo Alves de Oliveira, Eduardo Magera kaj Neide Freitas.

Invitita de Arnaldo Alves de Oliveira, Osvaldo Pires de Holanda gvidis E-kurson ĉe spiritisma domo, dum unu jaro, en la kvartalo “Santana”. Osvaldo sugestis al la lernantoj la fondiĝon de E-Grupo, la ideo estis bone akceptita de la plejmulto kaj tiamaniere, la 7-an de Septembro 1993 okazis la fondiĝo ĉe la sidejo de “Unuiĝintaj Spiritismaj Societoj”, strato Gabriel Piza, 443, de kie ĝi translokiĝis al strato Alfredo Pujol, 77, sidejo de la spiritisma domo “Manoel Bento”. La unua estraro estis: Prezidanto, Luiz Henrique Rodrigues de Araújo; Vicprezidanto, Marcelo Ferreira Diniz; Sekretario, F-ino Márcia Regina Palmeira; Kasisto, José Eugênio de Lima; Bibliotekisto, Etevaldo de Souza Pereira.

Fondiĝis la 15-an de Novembro 1995 ĉe la sidejo de la spiritisma domo “Euripedes Barsanulfo”, strato Alexis Carrel, 123, en la kvartalo “Pirituba”. La ĉefa aktivulo estas Luiz Henrique Rodrigues de Araújo.


Veja este artigo em português.

  • sp_kvartaloj_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:14
  • de 127.0.0.1