vitoria_eo

Vitória

Verkis en la portugala S-ro Carlos Alberto Ferreira da Silva kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

Kapiŝaba Esperanto-Asocio, fondita en la 24-a de Julio 1963, havis kiel prezidanton la profesoron Adhemar Cícero Pinto.

Tiutempe la esperantaj aktivecoj okazis unue ĉe spiritismaj societoj kaj poste ĉe Brazila Anglusona Instituto, kie la 15-an de Majo 1965 la direktoro de «Colégio Batista Americano», de Vitória, profesoro Alberto Estange Junior, kiu liveris diplomojn al 14 lernantoj de baza kurso de Esperanto. En la fino de solenaĵo estis prezentitaj dankemoj al D-ro Vicente Burian, prezidanto de la Instituto; al Spiritisma Federacio de la Ŝtato kaj al profesoro Gilson Vilas Boas Passos, pro la sindediĉa laboro disvastigi Esperanton. Postmorta omaĝo estis dediĉata al D-ro Luis da Costa Porto Carreiro Neto, membro de Akademio de Esperanto. Aliaj omaĝoj estis faritaj al D-ro Ivo Lapenna, prezidanto de UEA; al D-ro Carlos Domingues, prezidanto de BEL; kaj al la elstara esperantisto Ismael Gomes Braga sendis belan kaj entuziasman mesaĝon al la kursfinintoj.

Bedaŭrinde, ne longe post la 8-a BKE, la E-movado malvigliĝiskvankam la flamo de la E-idealo ne estingiĝis; membroj de Kapiŝaba Esperanto-Asocio partoprenis en brazilaj seminarioj de Esperanto organizitaj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, de Rio de Janeiro, kaj periode sendis artikolojn al la lokaj ĵurnaloj «A Gazeta» kaj «A Tribuna», kiuj ĝentile aperigis ilin. Tiu situacio daŭris ĝis kiam D-ro Carlos de Faria, arda esperantisto, decidis revigligi la movadon en la Ŝtato kaj la 15-an de Majo 1984 li fondis Kapiŝaba Esperanto-Klubon, kies unuajn aktivecojn li realigis ĉe EMESCAN – Medicina Lernejo de la Sankta Domo de Favorkoreco, kie dum longa tempo li estis profesoro pri patologio. De tie la Klubo translokiĝis al strato General Osório, 127, domturo «A Gazeta» (La Gazeto), ĉambro 1321.

Dank’al klopodoj kaj dediĉo de D-ro Carlos de Faria, Kapiŝaba Esperanto-Klubo okazigis la 27-an Brazilan Kongreson de Esperanto, de la 14-a ĝis la 19-a de Julio 1991 ĉe Federacia Teknika Lernejo de Ŝtato Espírito Santo.

Meritas specialan registron la fondiĝo de KEKI – Kapiŝaba Esperanto-Klubo por Infanoj, kies prezidanto estas Caio Cruz Ferreira da Silva, junulo kiu tre bone regas la lingvon Esperanto. La 13-an de Decembro 2001 okazis la Unua Infana Renkontiĝo de Esperanto de la Ŝtato, en la domo de D-ro Carlos de Faria, en Jacaraípe, agrabla banurbo proksime de Vitória, kie la infanoj ne nur ludis sed ankaŭ dum la renkontiĝo uzis nur Esperanton.


Veja este artigo em português.

  • vitoria_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:40
  • de 127.0.0.1