Alto Paraíso
Verkis S-ro Giuseppe Grattapaglia.
En la jaro 1957-a, nur tri jaroj post la politika emancipiĝo de vilaĝo Veadeiros (poste nomita Alto Paraíso), alvenis per ĵipo grupeto de ses idealistoj serĉante taŭgan lokon por fondi Soci-Edukan Esperantistan Institucion. Temis pri Arthur Velloso, Renato Diniz, Neuza Esteves de Araújo, Elisabeth Pointcaré, Inês Nunes de Andrade kaj Camélia Gomes da Silva, kiuj ricevis en Recife spiritan orienton pri la celoj de tiu laboro kaj ĝia lokigo en la centro de la lando. Tiam, la nova ĉefurbo Brazilio nur ekzistis en la vizio de malmultaj homoj.
Post serĉado en pluraj urboj de Ŝtato Goiás, kiel Catalão, Niquelândia, Anápolis, Formosa kaj Goiânia, la fondintoj de “Mansão Bona Espero” (unua nomo de la institucio), estis gvidataj por konatiĝi kun la plej alta punkto de la brazila centra altebenaĵo je latitudo 14 sude de Ekvatoro. Poldevena familio Szerwinski, posedanto de vasta regiono en “Chapada dos Veadeiros”, tuj kaptis la noblan celon de tiu projekto kajsenhezite donacis teritorion de ĉirkaŭ 500 hektaroj.
Dum la sekvaj jaroj la institucio akiris pliajn 500 hektarojn, ŝanĝis la nomon al “Fazenda-Escola Bona Espero”, kiu nun aperas en la oficiala mapo de Ŝtato Goiás kaj jene difinis siajn statutajn celojn:
- Socia agado en formo de ŝirmo, edukado kaj instruado de infanoj kaj adoleskantoj en malfacilaj viv-kondiĉoj.
- Agrikulturaj aktivecoj, cele al mem-sufiĉo, kun ekologiaj konceptoj kaj konscia medi-protektado.
- Kulturaj aktivecoj, naciaj kaj internaciaj, pere de la uzo de la Internacia Lingvo Esperanto, alportante novajn konojn al la regiono kaj kreante en la novaj generacioj konscion pri tutmonda civitaneco.
Entute Bona Espero estas filantropia institucio, sen lukraj celoj, rekonita de Publika Utileco urba kaj ŝtata, registrita en la Nacia Konsilio pri Socia Asistado kaj gvidata de kvin-membra nesalajrata estraro.
Instruistoj kaj kunlaborantoj estas preskaŭ ekskluzive esperantistaj volontuloj, brazilaj kaj eksterlandaj, kiuj vivas kun la infanoj kaj komunajn valorojn etikajn, moralajn kaj spiritajn, bazitajn sur la koncepto, ke libereco, egaleco kaj frateco estas nur rimedoj por atingi la noblajn celojn de Scio, Justeco kaj Amo, super ĉia sektismo.
En tiu kadro la uzo de Esperanto, kvankam ne prioritata en la edukado de la infanoj, estas tamen esenca por ilia interkompreniĝo kun la eksterlandaj volontuloj kaj por malfermi al ili novajn kulturajn horizontojn.
Dum preskaŭ duon-jarcento da ekzistado, Bona Espero daŭre klopodis integriĝi kun la homoj de la regiono edukante la novajn generaciojn kaj aktive kunlaborante al la progreso de Alto Paraíso.
Iam oni difinis Bonan Esperon kiel “konkretan proponon de viv-modelo laŭ antikvaj valoroj en tempoj modernaj” kaj la fakto, ke ĝi estas ligita al Esperanto, notinde levis la prestiĝon de la Internacia Lingvo en multaj medioj.
Okaze de la “Kongreso de la Monda Reto de la Kosma Konscienco” okazinta en Alto Paraíso, de la 4-a ĝis la 7-a de Septembro 1993. S-ino Ursula Grattapaglia, direktorino de la bieno-lernejo Bona Espero, paroladis pri la temo “Esperanto kiel Lingvo de la Tria Jarmilo” antaŭ la ĉeesto de proksimume mil personoj. Kadre de la evento la urbestro de Alto Paraíso inaŭguris du esperantajn monumentojn: unu en laurbocentro, kie sur marmora piramido estas skribite: “Ke la Paco Regu la Mondon”, la frazo estas en la lingvoj portugala, japana, angla kaj esperanta. La alia monumento, en Bona Espero, konsistas el kolono, tri metrojn alta, sur kiu estas kvinpinta stelo (simbolo de Esperanto) kaj ambaŭflanke la sama enskribo en portugala kaj esperanta lingvoj.
Veja este artigo em português.