Anápolis
Verkis S-ro Henrique Allan Kardec Mendonça.
Estas malmultaj registroj pri la Esperanto-Movado en Anápolis antaŭ tiu de la furora duonjardeko 1987 – 1992. Serĉsplorante la protokololibrojn de la “Spiritisma Domo Vicente de Paulo” oni trovas informojn pri instruo de la lingvo la 21-an de Decembro 1960, kurso gvidita de Gerson Fraisart Mamed.
Inter la jaroj 1970 kaj 1973 la urbestro, Henrique Antônio Santillo, apogis la kreon de societo kies ĉefa rolo estis la instruo de la germana, franca, angla kaj latinaj lingvoj. Pro konsidero al peto de kelkaj personoj, la societo adoptis ankaŭ la instruon de Esperanto. Tamen la administrado de Henrique Santillo atingis la finon kaj la samo okazis al la E-kurso.
Oni diras, ke la ĵurnalisto Dilmar Ferreira, el “Goiânia”, urba konsilanto por la periodo 2001 – 2004, estis E-aktivulo dum la jaro 1970-a. Alia loĝanto en Anápolis, kiu eĉ gvidis E-programon en radio-stacio de la urbo “Ubá – MG”, estas la verkisto kaj poeto Artemidoro de Oliveira (pseŭdonimo de Jarbas de Oliveira) jam pli ol okdekjaraĝa.
En la jaro 1986-a Fabrício Rodrigues Valle kaj Paulo César Ferreira de Lima, el Goiânia, gvidis bazan E-kurson en “Escola de 1º Grau Bezerra de Menezes”, kun la partopreno de ok gelernantoj, inter kiuj troviĝis Edmar Corrêa de Paiva, João de Deus Ferreira da Silva, Maria Helena (direktorino de la lernejo), Sidney Assis Brasil kaj iu junulo alnomata Beto. La bona instruado naskis entuziasmon inter ili.
Henrique Alan Kardec Mendonça interesiĝis pri Esperanto en urbo San-Paŭlo. Tiel li aliĝis al Esperanto-Asocio de San-Paŭlo en Januaro 1984. En Anápolis li konatiĝis al João de Deus, kiu informis lin pri kurso gvidata de du junuloj el Goiânia, tiuj junuloj estis Fabrício kaj Paulo. Finite la kurso, kvardek personoj enskribiĝis al nova kurso, inter ili Henrique Alan Kardec. La lernejo ĝentile pruntedonis du ĉambrojn kaj la kurso daŭris de Marto ĝis Junio kun duhoraj lecionoj ĉiusabate, Paulo kaj Fabrício dividis la taskon. Je la fino, duono de la gelernantoj ricevis atestojn de Instituto Goiano de Esperanto.
En Junio 1987, okazis kunsido kies partoprenantoj estis Antônio Pereira Guimarães, Gisele Peres Barbosa, Elisene Pires Barbosa, Henrique, Icaro, Walter Antunes, José Pericole de Souza, João de Deus, Paulo José Merola, Raimundo Pereira Couto, Edilmo Constantino, Alcione de Souza Brasil, Eurico Emidio Velasco kaj Sidney de Assis Brasil, unu el la plej entuziasmaj instigantoj al la fondiĝo de Anápolis Esperanto-Klubo.
Eurico Velasco, administranto de la filantropia hospitalo “Maternidade Dr. Adalberto Pereira da Silva” (MADESP), liveris ekskluzivan ĉambron, en la institucio de li gvidata, al Anápolis Esperanto-Klubo, kie la grupo decidis ĉiusemajne kunsidi por lerni Esperanton per la libro “Esperanto sem Mestre”.
En 1989 la unua AEK-ano kiu partoprenis E-Kongreson estis Edmar, kiu partoprenis en la 25-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Campo Grande, MS.
En la dua semestro 1989 Fabrício Rodrigues Valle vizitis la klubon kaj sin proponis gvidi perfektigan kurson. La grupo varme akceptis la ideon, Fabrício rekomendis du librojn: “Kiel Diri?” kaj “Por la Praktikantoj”, krom bona vortaro. Li instruis dum ses monatoj, po unu fojo semajne, post la menciita periodo li diris: “nun vi kapablas memgvidi sin”. Antaŭ la jarfino Fabrício revenis kun speciala invito de BEL al la anapolaj esperantistoj. Li asertis, ke la estraro de BEL opinias, ke la E-movado en Anápolis montriĝas konstanta kaj la grupo estas laborema kaj entuziasma. Pro tio la Ligo sugestas kaj invitas Anápolis gastigi la 25-an BKE-n.
La opinioj dividiĝas: iuj entuziasmiĝis kaj aliaj timis; la nura, inter ĉiuj, kiu jam estis partopreninta en E-Kongreso estas Edmar. La afero estis tre grava por ricevi jeson, sed ankaŭ por tuja neo. Tiel oni petis tempon, eble du semajnojn por pridiskutado. Post serioza analizo oni konkludis, ke la tempo ĝis 1991 estus tre mallonga kaj la grupo akceptis la taskon por 1992. Ekde la komenco AEK kalkulis je la grava kunlaboro de Instituto Goiano de Esperanto kaj de la ĵus fondita Kultura Esperanta Centro.
En 1990 oni decidis du gravajn taskojn: unue sendi observanton al BKE en Salvador kaj due eldoni “Informa Stelo” organo de AEK, kiu aperis je dek tri eldonoj ĝis Julio 1994.
La prezidanto de BEL, Josias Ferreira Barbosa, vizitis AEK kaj faris kelkajn sugestojn, sed la ĉefa konversacio temis pri la 28-a BKE okazonta en Anápolis.
En la unua semestro 1991 AEK ricevis la honoran viziton de Paulo Amorim Cardoso, E-Instruisto dum pli ol tridek jaroj en la Federacia Universitato de Ŝtato Ceará.
Kiel preparajn laborojn por la kongreso oni gvidis kursojn, eldonis faldfoliojn informantajn pri Esperanto, verkis artikolojn en portugala lingvo kaj intensigis komunikadon kun samideanoj el Goiânia kaj Brasília.
Ekde la decido gastigi la kongreson, AEK kontaktis la urbajn instancojn celante rezervon de aŭditorio aŭ teatro, partopreno de la municipa orkestro, krom serĉado de loko por kongresejo kaj komuna loĝejo. Pri tiu afero multe kontribuis la entuziasmo kaj sindediĉo de Eurico Velasco.
Cele akiri sperton, kvar AEK-anoj partoprenis en la 27-a BKE okazinta en Vitória, Julio 1991. Ili estis Antônio, Gisele, Henrique kaj Sidney. Kune kun ili veturis la junulo Ilmar. En Vitória ili anoncis pri la 28-a BKE kaj sukcesis okdek aliĝojn.
Tuj post la reveno el Vitória, oni difinis la lokan kongresan komitaton, konsistanta el Sidney Assis Brasil, prezidanto; Gisele, kasistino; kaj Henrique, sekretario.
Ĉar en la urbo-centro ne estas sennoma strato, anstataŭ strato Esperanto oni decidis starigi monumenton en grava placo de la urbo. Por tiu afero Henrique konsultis la skulptiston José Rodrigues Loures, kiu post la klarigo pri la lingvo Esperanto simpatiis al la ideo kaj promesis postuli malpli ol la normala prezo de la laboro. Tiamaniere la 12-an de Julio 1992 ĝi estis inaŭgurita sur la placo “31 de Julho” kun la ĉeesto de centoj da homoj, inkluzive la prezidanto de la Urbodomo kaj la sekretario pri kulturo. En la okazo la filozofo Evaldo Pauli faris belan kaj entuziasman paroladon.
Inter la eventoj indas mencii la meson en Esperanto celebratan de pastro José Nogueira Machado, helpata de Euclides Carneiro da Silva kaj la prelegon de s-ano Alberto Flores ĉe la spiritisma domo “Vicente de Paulo”. La lasta tago estis destinita al ekskursoj.
Domaĝoj okazis kiam la voĉkontraktita loĝejo “Patronato Madre Mazzarello”, gvidata de la saleziaj fratinoj, rifuzis daŭrigi la gastigadon, pro iu ajn preteksto, kvankam ĝi estus kontraŭ pago. Bedaŭrinde LKK ne postulis skribitan kontrakton. La solvo estis provi gastigadon ĉe domoj de la samideanaro.
En la Arta Vespero, pro manko de E-kantistoj, nur la koruso de “Empresa de Correios e Telégrafos” kantis, ne esperante, folklorajn kanzonojn.
La 28-a BKE neniam okazus se AEK ne kalkulus je la sindediĉo ne nur de la esperantistoj sed ankaŭ de personoj tute anonimaj, kies helpo estis altvalora. En tiu kunteksto menciindas la helpon de Eurico Velasco, kiu disponigis siajn funkciulojn por kunlabori en la kongreso.
En la sekvantaj monatoj post la kongreso AEK vivis novajn tempojn. En la unuaj semajnoj oni translokigis la sidejon de la hospitalo al aparta ĉambro ĉe strato “Barão do Rio Branco”, kie je la unua fojo AEK pagis luon kaj ne plu funkciadus ene de spiritisma domo, kvankam ĝi neniam funkciadis sub gvido de spiritisma orientado. Henrique gvidis du bazajn kursojn, en “Colégio Einstein” kaj en Muziklernejo “Player Studio”.
En la fino de 1993 AEK-anoj konstatis, ke la lupago por la ĉambro ne estis avantaĝa, kvankam komforta kaj belaspekta la rondo daŭras la sama. Tiam Eurico Velasco disponigis por la klubo ĉambron ekster la hospitalo, en tute sendependa konstruaĵo kvankam apartenanta al ĝi mem. Tie la AEK-anoj daŭrigis siajn lernadojn de Esperanto ĉiusabate je la tria posttagmeze.
Je la fino de 1994 Sidney translokiĝis al Belém, PA. Lia foriro multe influis en la etoso. Post kelkaj monatoj la tiama prezidantino Elisene kaj ŝia fratino Gisele translokiĝis al Goiânia. Henrique daŭrigas la laboron por la idealo, kiun li konsideras parton de sia vivo.
Veja este artigo em português.