Niterói
Teksto prenita de prelego de Octávio Vianna Peixoto. Kolektita de la Analoj de la 15-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Niterói -RJ
Artur de Azevedo, la fama rakontisto kaj teatraĵisto, estis la unua brazilano kiu publikigis sciigon en gazetoj pri Esperanto. En la jaro 1898, “O País”, grava ĵurnalo en la brazila ĉefurbo, aperigis tiaspecan artikolon lian. Sed la plej interesa afero pri Artur Azevedo rilatanta al la historio de E-movado en Ŝtato Rio de Janeiro estas, ke tiu ĉi ŝatata verkisto diradis, ke li interesiĝis pri Esperanto pere de broŝuro kaj la unua numero de “L’Esperantiste” al li liverita de Jacome Baggi de Araújo, kio sufiĉe pruvas, ke tiu klera juĝisto de “Petrópolis”, urbo en Ŝtato Rio de Janeiro, estis jam lerta esperantisto kaj vigla propagandisto ekde antaŭ tiu dato.
Baggi de Araújo meritas laŭdon kaj dankon ĉar li honoris Ŝtaton Rio de Janeiro, igante ĝin pioniro en la brazila E-movado. Li interesiĝis pri la Internacia Lingvo pere de libroj menditaj de li al Beaufront, el Epernay, Francujo (1897) kaj fariĝis la unua brazilano lerninta Esperanton.
Antaŭ la jaro 1906 Esperanto estis apenaŭ konata de la brazilanoj per legado de artikoloj sur gazetoj. En tiu jaro Everardo Backheuser, tiama prezidanto de Brazila Klubo de Esperanto, aperigis serion da trafaj artikoloj kaj eĉ kurson li publikigis en la ĵurnalo“O País”, tiam unu el la ĉefaj gazetoj en la urbo Rio de Janeiro; loĝanta en Niterói, Backheuser multe faris por Esperanto en la urbo. En Septembro 1906 estis fondita “Niteroja Grupo”, kies unua estraro estis: Bonfaranto: Artur Calheiros de Miranda; Prezidanto: Severino Soares de Freitas; Vicprezidanto: Ricarda Backheuser; Sekretario kaj Kasisto: Manoel de Paiva Araújo; Bibliotekistoj: Antônio Caetano Júnior kaj F-ino Oliveira Portela de Figueiredo; Konsilantaro: Ana Luiza Leal, Cecília Muniz, Ermelinda Jardim, Nair Barrão dos Santos, Terezinha Rocha, Álvaro Fontenelli, Francisco Almeida, Jaime Faria, Lindolfo Fernandes, José Pinto Bastos kaj Silvio Rego.
En la 10-a de Oktobro 1906 okazis la enoficigo de la aklamita estraro ĉe la komunuma niteroja teatro “João Caetano”, kiu tiam tute pleniĝis ĉar ĉeestis ĉirkaŭ 1.500 personoj.
En la jaro 1907 Niteroja Grupo estis gvidata de Francisco Almeida, kiu malgraŭ esti blinda, tre facile lernis Esperanton kaj fariĝis unu el la plej viglaj batalantoj, inkluzive, helpata de lia kuzino, F-ino Ruth de Carvalho, li gvidis E-kurson.
En la jaro 1912 Backheuser prezentis al la Ĉambro de la Deputitoj projekton enkondukantan Esperanton en la lernejoj. La projekto fariĝis aprobita leĝo kiu estis sankciita de la guberniestro Oliveira Botelho, jen la teksto:
- Art. 1-a - Por la publikaj oficoj, ricevotaj post konkurso, estos preferataj, en egalaj kondiĉoj, la kandidatoj prezentintaj atestojn pri lernado de Esperanto donitajn de Brazila Ligo Esperantista.
- Art. 2-a - En la normalaj lernejoj de la Ŝtato, kiel ankaŭ en la duagrada lernejo estos permesata, sen malhelpo de la lernlaboroj, la instruado nedeviga de Esperanto per instruistoj elektitaj de Brazila Ligo Esperantista. Post la sankcio de la leĝo Alberto Couto Fernandes, Venâncio de Abreu kaj José Boiteaux iris al la guberniestra palaco danki la guberniestron.
La niteroja esperantistaro montris sian dankon per tagmanĝo honore al Horácio Magalhães, ŝtata sekretariestro, pro lia favora agado al tia grava leĝo.
En Septembro 1913 Severino de Freitas gvidis E-kurson ĉe Spiritisma Federacio, en Niterói.
La 9-an de Julio 1914 komenciĝis la unua kurso ĉe la Ŝtata Normala Lernejo, laŭ permeso dela guberniestro, kaj ĝi estis gvidata de Couto Fernandes; Everardo Backheuser faris la inaŭguran paroladon.
En la jaro 1934 la niteroja beletristika gazeto “O Pharol” publikigis kurson kaj komencis serion da informoj pri Esperanto. En 1938 tiu gazeto aperigis artikolon de Carlos Imbassaí pri E-libroj de Ismael Gomes Braga; Adinar Antunes Pinheiro fariĝis delegito de UEA. En la sama jaro Antônio Espanha fondis dulingvan monatan gazeteton pri Esperanto kaj novspiritualismaj informoj, kiun li nomis “Aura”, ĉar li diradis, ke el ĝi disradiiĝas spirita lumo; la ĉefa redaktoro estis la vigla kaj tre konata esperantisto Jozefo Joels, kvankam tre malgranda la gazeto aspektis bele.
En 1941 fariĝis delegito de UEA Mario Ritter Nunes, la ĝisnuna tre agema esperantisto, kiu fariĝis ligilo inter la brazila E-movado kaj Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko al kiu la esperantistoj ŝuldas multe da valoraj publikigaĵoj. Post kiam Mario Ritter ricevis la ateston pri lernado li starigis kurson ĉe “Faculdade Fluminense de Comércio”.
En la jaro 1947, ĉe kunveno de Brazila Klubo, Mario Ritter konatiĝis kun Octávio Vianna Peixoto, de tio naskiĝis la ideo restarigi la malaperintan kaj antaŭe gloran Niterojan Grupon. Laŭ propono de Peixoto, tuj akceptita de Mario Ritter, ili serĉadis tra la urbo izolitajn esperantistojn kaj kunigis ilin, pere de tio ili sukcesis kunigi dek-ok interesatojn inter ili malnovaj esperantistoj kiel Edith Wehrs, Balbina de Moraes, Maria Hees, Antônio Espanha kaj Marino Rangel Brígido. Inter la neesperantistoj menciindas, pro la dediĉo al la movado, Ivan Ferreira de Morais, Ivan Madeira Coelho kaj Carlos Castanheira. Kun tiaj elementoj Mario Ritter kaj Octávio Peixoto fondis novan grupon sub la nomo “Clube Esperantista de Niterói” laŭ propono de José Alberto Morais e Silva, kiu pravigis sian proponon per la argumento, ke la titolo en la portugala estas pli taŭga kaj efika por la propagando inter la neesperantistoj. Malgraŭ tio, kelkaj jaroj poste, aliiĝis tiu titolo, laŭ propono de Paulo Oliveira Ludka, al “Niteroja Esperanto-Klubo”, ne nur por esti konforma la emo de la Internacia Lingvo, sed ankaŭ por sekvi la ekzemplon de “Brazila Ligo Esperantista”, kies nomo estis ŝanĝita al “Brazila Esperanto-Ligo”. Post kiam E-movado estis restarigita okazis E-kurso ĉe “Gimnazio Bittencourt Silva”, kies direktoro, Francisco Bittencourt Silva, tre afable cedis salonon ne nur por la kurso sed ankaŭ por sidejo de la klubo.
En 1948, okaze de disdonado de diplomoj antaŭ granda ĉeestantaro, Prof-o Bittencourt Silva solene deklaris, ke senkondiĉe apogas la klubon, ĉar kiel rotariano li ne povas agi alimaniere, kaj la esperantistoj havas permeson uzi la tutan lernejon por iliaj tre indaj laboroj. De tiam E-kursoj okazis ĉe Lernejo Bittencourt Silva eĉ dufoje jare; la unuan kurson gvidis Mario Ritter kaj Octávio Peixoto, la unua instruis gramatikon kaj la dua praktikan paroladon. La unua estraro de “Clube Esperantista de Niterói” estis: Prezidanto: Mario Ritter Nunes; Sekretario: Octávio Vianna Peixoto; Kasisto: Ivan Madeira Coelho. Konsilantaro: Marino Rangel Brígido, Carlos Castanheira kaj Edith Wehrs.
En 1953 la taga gazeto “O Estado” publikigis intervjuon de Mario Ritter pri la organizo de la 1-a Esperanto-Kunveno de Ŝtato Rio de Janeiro, kies prezidanto li estas.
Kiel propaganda laboro antaŭ la kunveno la fame konata verkisto Malba Tahan estis invitita de Niteroja Esperanto-Klubo por parolado ĉe Instituto pri Edukado kaj li elektis la trafan temon “La Turo Babela kaj la Orientaj Legendoj”, kiu vekis grandan intereson. La frato de Malba Tahan, samideano João Batista Melo e Souza, ankaŭ faris memorindan paroladon en la sama salono, titolita “Ĉe la Lando de Amikeco”; la granda salono estis tute plena; niteroja gazetaro detale kaj longe aperigis notojn pri tiuj du paroladoj. Inter la kursfinintoj de tiu jaro estis Sabino Mangeon, iama niteroja urbestro kaj Joaquim do Couto, malnova skolta gvidanto.
Grava estis por Niterói la 1-a Esperanto-Kunveno de Ŝtato Rio de Janeiro kaj ankaŭ por ĉiuj komunumoj partoprenantaj; ĝiefektiviĝis de la 5-a ĝis la 7-a de Novembro 1953; la laborkunsidoj okazis en la salono de “União dos Professores Primários Estaduais”, kompleze de ĝia estraro. Partoprenis la programerojn samideanoj el Niterói, Petrópolis, Macaé, Santanésia (Piraí), Barra Mansa kaj Itaperuna; la solenan malfermon ĉeestis José de Moura e Silva, Sekretario pri Edukado kaj Kulturo, kiel reprezentanto de la ŝtatestro, kaj aliaj aŭtoritatuloj; M. A. Teixeira de Freitas faris gravan kaj tre aplaŭditan paroladon pri “Idealismo kaj Esperanto”; en la laborkunsidoj oni diskutis dek-sep proponojn; la kunvenintoj ĝuis agrablansocian festeton ĉe S-ano Mario Ritter Nunes; okazis kunfratiga tagmanĝo kaj interesa arta programo dum la ferma kunsido; bona ekspozicio de esperantaĵoj estis aranĝita kaj la ĉeestantoj ricevis memorigan eldonaĵon pri statistika resumo de la ŝtato kaj de la ĉefurbo. La organiza komitato estisPrezidanto: Mario Ritter Nunes; Vicprezidantoj: Wanderley Silva, el Macaé kaj José Varanda, el Petrópolis; Sekretarioj: Octávio Vianna Peixoto kaj Carlos Castanheira; Direktoroj pri Publikigado: Joaquim do Couto kaj Deleya Gomes de Almeida.
Ĉeestis ĉiujn solenaĵojn pastro Hugo Montedônio Rego, kiu tre interesiĝis pri Esperanto, post klarigo pri gramatikaĵo kaj elparolado li tuj komencis lerni la lingvon; post monatoj li starigis kurson en la urbo Itaboraí, kie li loĝas kaj estras lernejon.
En la jaroj 1954/55/56 estis interesaj okazaĵoj, E-kursoj dufoje jare; ĉe Lernejo Plínio Leite, Mario Ritter faris paroladon pri Esperanto al ĉirkaŭ 200 gelernantoj, ĉeestis la direktoro, Plínio Leite; Prof-ro Evaristo Manoel da Silva, de la Lernejo Nilo Peçanha, instruis Esperanton al aro da tieaj gelernantoj kaj poste li fondis esperantan Rondon al kiu li nomis “Esperantaj Geamikoj”, tiu malgranda aro da novuloj estis tre aktiva kaj aperigis multobligitan gazeteton nomata “Pindorama”. Niteroja Esperanto-Klubo havas sian propran ekzameno-komisionon ekde la supera diplomiĝo de F-ino Edith Wehrs. En la jaro 1957 la niterojaj esperantistoj senlace laboris por efektivigo de la Brazila Kongreso de Esperanto.
Veja este artigo em português.