ivo_sanguinetti_eo

Ivo Sanguinetti

Naskiĝis en Porto Alegre, RS, la 28-an de Aŭgusto 1924. Emerita arkitekto kaj ĵurnalisto. Esperantisto ekde 1947. Li estis fakdelegito de UEA pri turismo, vicprezidanto de Brazila Konsilantaro de Esperanto, prezidanto de Esperanta Societo de Porto Alegre dum du periodoj, prezidanto kaj fondinto de Gaŭĉa Esperanto-Asocio de 1982 ĝis 1986 kaj de 1989 ĝis 2001. Partoprenis en la 66-a Universala Kongreso, en Brasília, 1981, la 68-a, en Budapeste, Hungario, en 1983, la 70-a, en Augsburg, Germanio, en 1985, kaj la 72-a, en Varsovio, Pollando, 1987. Aŭtoro de la libroj Antono Ĉimango (versoj), Gaŭĉa Rakontaro (rakontoj), Gaŭĉa Vortaro kaj Vojaĝante per 8 Lingvoj.


Veja este artigo em português.

  • ivo_sanguinetti_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/04 23:56
  • de zehanonimo