porto_alegre_eo

Porto Alegre

Verkis Inĝ-roj Alberto Flores kaj Ivo Sanguinetti.

En la “Komerca Klubo de Porto Alegre” okazis kunveno, la 2-an de Septembro 1906, kiu rezultis, dank’al iniciato de Christiano Kraemer, la fondon de “Esperanto-Societo Sud-Riogranda.” Ĝi estis la unua gaŭĉa Esperanta Grupo, kun 122 membroj. La unua estraro estis organizita tiele:

Honoraj Prezidantoj: D-ro L. L. Zamenhof kaj L. de Beaufront; Prezidanto: S-ro Christiano Kraemer; Vicprezidanto: D-ro Joaquim A. Ribeiro; 1-a Sekretario: S-ro Reinaldo F. Geyer; 2-a Sekretario: S-ro Helmuth Pohlmann; Kasisto: S-ro Ilídio Augusto.

Reinaldo Geyer, en 1907, iris al “Rio de Janeiro” pro la Medicina Kurso, kiun li komencis partopreni en Porto Alegre. En Rio de Janeiro li helpis la fondon de “Brazila Revuo Esperantista”, kune kun Alberto Vieira kaj Everaldo Beckheuser. Reinaldo Geyer estis ankaŭ unu el la fondintoj de “Casa Masson”, tradicia gaŭĉa entrepreno de Porto Alegre.

Esperanto-Societo Sud-Riogranda ricevis de Zamenhof kaj de Beaufront poŝtkartojn kun la jenaj tekstoj:

Varsovio, 28-06-1906.

Karaj Sinjoroj!
Al Esperanto-Societo Sud-Riogranda mi sendas koran saluton kaj deziron de
plej bonaj sukcesoj.

Via Zamenhof

P.S. La titolon de Honora Prezidanto afable donacata al mi de via societo,
mi akceptas kun kora danko. 

Louviers, 20-10-1906.
Karaj Sinjoroj!

Mi tutkore dankas la Esperantan Societon Sud-Riograndan pro la honoro kiun ĝi
faris al mi kaj volonte akceptas la titolon Honora Prezidanto de tiu ĉi nova
familio esperantista. Ĝi brilege sukcesu kaj konstante pligrandiĝu en la belega
Tero de Brazilujo, kiun mi vizitis antaŭ multaj jaroj! Kun amikeca saluto por
via societo kaj vi mem.

Kore via
L.L. Beaufront

Tiutempe, la Militministro aprobis la funkciadon de Esperanto-kursoj en Militista Lernejo de Rio de Janeiro kaj Militista Lernejo de Porto Alegre.

En 1923, post prelego de inĝeniero kaj universitata profesoro Everaldo Backheuser ĉe “Sociedade Leopoldina”, en Porto Alegre.

Christiano Kraemer, kiu regadis Esperanton, profitis la entuziasmon rezulte de la prelego kaj invitis interesatojn lerni Esperanton.

Okaze de kunveno en la domo de Everaldo Backheuser, ĉe Strato “Duque de Caxias”, 223, estis fondita “Grêmio Esperantista”, kies sidejo luprenis ĉambron ĉe Strato “7 de Setembro”, preskaŭ fronte al “Banco da Província”. En la komenco “Grêmio Esperantista” estis tre aktiva, realigante kursojn kaj diskonigante la Lingvon en la gazetaro. La unua prezidanto de tiu esperanta societo estis Marŝalo Rafael de Azambuja, direktoro de la Militlernejo de Porto Alegre kaj estis ĝiaj membroj Generalo Feliciano Ignácio Domingues kaj Inĝeniero Viterbo de Carvalho, direktoro de “Companhia Telefônica”, kiu skribis kaj publikigis en 1932, eldonita de “Livraria do Globo”, gramatikon kaj metodon nomatan “Esperanta Lernolibro”, sub la pseudonimo Kverko. La societo bone funkciis; la kunvenoj estis interesaj; oni praktikadis la Lingvon. Bedaŭrinde Christiano Kraemer forpasis, kaj la entuziasmo komencis malvarmiĝi. Dum iom da tempo la kunvenoj ankoraŭ okazis en la domo de Viterbo de Carvalho sed baldaŭ ĉesis definitive kaj la malgranda grupo de esperantistoj disiĝis.

La 6-an de Oktobro 1927, kunvenintaj en “Club Caixeral”, gviditaj de la dentisto Benjamin Camozato kaj de inĝeniero Viterbo de Carvalho, oni fondis “Sud-Brazila Esperantistigilo”. La unua estraro estis tiele organizita:

Prezidanto: D-ro Benjamin Camozato; Vicprezidanto: Inĝ-ro Viterbo de Carvalho; 1-a Sekretario: Majoro José de Carvalho Lima.

Viterbo de Carvalho dum iom da tempo instruis Esperanton per la “Belsona Metodo” (ilustrita metodo preparita de D-ro Benson). Poste, Viterbo preparis kaj “Livraria do Globo” eldonis “Lernolibro de Esperanto”, kiu gramatike estis bona, sed tre difektita de diversaj litertipaj mankplenoj. Generalo Feliciano Ignácio Domingos, Ary Zamora kaj Benjamin Camozato instruis Esperanton en ĉi tiu societo kaj partoprenis en ĝi la svisa samideano Albert Sieber.

Sud-Brazila Esperantistigilo ne longe vivis, pro la translokiĝo de Viterbo de Carvalho al Rio de Janeiro kaj la disiĝo de aliaj altvaloraj asocianoj; la kunvenoj perdis la fortikecon kaj la societo ekdormis. Tamen, dum longa tempo, la plataĵeto, ornamita per la nomo Sud-Brazila Esperantistigilo, fronte al etaĝdomo numero 1431 de la strato Andradas kaj kune kun la plataĵeto de dentisto, kiu signaligis la konsultejon de D-ro BenjaminCamozato, ĝi vokis la atenton pro la strangaj ofte malbone prononcataj vortoj fare de kiuj klopodis legi la skribaĵon.

En la 2-a de Aprilo 1945, iniciate de Paulo Menezes kaj Lúcio P. do Amaral Vieira, estis fondita “Esperantista Societo de Porto Alegre” (ESPA). Paulo Menezes kunvokis kunsidon celante la fondon de Societo kaj organizo de Kurso de Esperanto. Li sukcesis publikigi pere de “Vecchi Editor”, en 1938, sian libron “Esperanto”, kiu bedaŭrinde prezentis mankon de revizio. Tiu metodo estis parte kopiita de “L’Esperanto en dix Leçons”, de Th. Cart, kiun Paulo Menezes volis esti adoptita de ESPA. Ĉar la metodo ne estis adoptita, li forlasis la societon kaj la kurso ne efektiviĝis. ESPA apenaŭ naskiĝis kaj jam spertis krizon. Poste, Boris Celso Eston kaj Mário Prestinari, el Livramento, vizitis, en Porto Alegre, Ary Zamora-n por ke ili kune reorganizus ESPA-n. Kiel unuan agadon ili promociis E-kurson en “Sociedade Espírita Allan Kardec”, la instruisto estis Ary Zamora kaj partoprenis en ĝi Aloys Furtenbach, Lysipo José Rodrigues, José Martins kaj Jônatas Jacinto. La unua estraro de ESPA estis:

Prezidanto: Ary Zamora; Vicprezidanto: Albert Sieber; 1-a Sekretario: Boris Eston; 2-a Sekretario: Lysipo José Rodrigues; 1-a Kasisto: Aloys Furtenbach; 2-a Kasisto: José Martins.

La kunsidoj de ESPA, komence (1945), okazis en la hejmo de Ary Zamora ĉe Strato São Carlos, 1192. En Aŭgusto 1947 ili ekfunciis en ĉambro pruntita de “Casa do Estudante”, Strato Riachuelo, 1355, preskaŭ stratangulo kun Avenuo Borges de Medeiros. Al la komencanta grupo poste integriĝis la lernantoj Ivo Sanguinetti kaj Rubens Xavier, la unua, de 1948 ĝis 1953, skribis esperantan sekcion en la revuo “Idade Nova”, kaj la dua, ekde 1947, respondecis pri ĉiutaga E-kurso en la katolika “Jornal do Dia”.

ESPA-n komencis frekventi: Kolonelo Wanderley Francisco Gonçalves, erudicia profesoro de “Escola Preparatória de Cadetes”. Poligloto kaj jam reganto de Esperanto, kiun ne nur paroladis flue sed skribis elegante kaj perfekte, fariĝinte instruisto en pluraj kursoj organizitaj de ESPA; Kapitano Kuracisto D-ro José Correa de Barros, D-ro Tylli Torelli, Benjamin Camozato (kiu unue disvastigis Esperanton en Santa Catarina kaj Rio Grande do Sul); studento Alberto Flores kaj multnombraj aliĝintoj kiam kursoj realiĝis kaj kaptis novajn adeptojn al la Internacia Lingvo.

Iniciate de junulino, Clecy Zamora, eldoniĝis la bulteno “Suda Stelo”, multoblige preparita kun la helpo de Alberto Flores kaj de aliaj esperantistoj, ĝia responda redaktoro estis profesoro Celso Boris Eston. La unua numero aperis la 14-an de Julio 1947. Estis eldonitaj 12 numeroj, sed pro diversaj malfacilaĵoj la publikado ĉesis kiam la bulteno unujariĝis. Ĝi estis pionira bulteno, la unua eldonita portugale kaj Esperante, en ĝiaj paĝoj aperis tekstoj verkitaj de Kolonelo Wanderley Gonçalves, Ary Zamora, Benjamin Camozato, Alberto Flores, Aloys Furtenbach, Pastro José Nogueira Machado SJ, Pastro F. Barros Leal, Francisco Valdomiro Lorenz, José Terra kaj Ivo Sanguinetti.

En la revuo “O Echo” (La Eĥo), eldonita de la Lernejo Anchieta, pastro Machado publikigis, daŭre, kurson de Esperanto (1947), kaj poste (1949) komencis eldoni artikolojn favorajn al Esperanto, verkitaj de studento Alberto Flores.

Ivo Sanguinetti ekde 1948, kaj dum pli ol 5 jaroj, redaktis sekcion pri disvastigo de Esperanto en la revuo “Idade Nova” kaj en la ĵurnalo “Tradição”, kie li prezentis bonan kulturan verkon.

Pro la laboro de esperantistoj urbo Porto Alegre gajnis straton kun la nomo “Zamenhof” (peto de D-ro Camozato al urbestro Alberto Bins), kaj placo nomata “Praça Esperanto” en la kvartalo “Partenon” (peto de la studento Alberto Flores kaj de urbokonsilantoj amikoj de Esperanto). Dank’al tiu sama influo, Esperantista Societo de Porto Alegre estis deklarita kiel de “Publika Utileco” laŭ Municipa Leĝo n-ro 483, je la 13-a de Novembro 1950.

En 1947 estis kreita, en la studenta gremio de la Lernejo Júlio de Castilhos, la Departemento de Esperanto, kiu elstare agadis en la studenta medio. La lernantoj Rubens Xavier kaj Ivo Sanguinetti partoprenis en la kreado de tiu departemento. Tiuokaze, kune kun Paixão Cortes, samklasano, ili fondis la “Departementon pri Gaŭĉaj Tradicioj”, kiu laŭ oni scias respondecas pri la apero de “35-CTG”, pionira tradicia Centro, kiu elaĉetis el la pasinteco la kulturajn valorojn de la Provinco Sud-Riogranda.

En 1961 estis efektivigita, unuafoje en ĉi tiu ĉefurbo, en la Rektorejo de Federacia Universitato Sud-Riogranda, de la 7-a ĝis la 14-a de Oktobro, la XVII Brazila Kongreso de Esperanto, kunordigita de Kolonelo Wanderley F. Gonçalves. Dum la evento estis organizita de S-ino Débora Eston, libro-ekspozicio. Partoprenis en la BKE esperantistoj el Minas Gerais, Urugvajo kaj Argentino; aliĝis al la kongreso 396 homoj. Post la kongreso oni promenis per ŝipo tra la delto de Rivero Guaíba kaj en la vespero estis prezentita bela ĝaŭĉa festo en la Instituto de Belartoj de la Universitato.

En 1963 elstariĝis la okazigo de la 1-a Esperantista Renkontiĝo Sud-Riogranda, de la 15-a ĝis la 17-a de Novembro, en la urbo Cachoeira do Sul. Ĉeestis reprezentantoj de Porto Alegre, Bagé, Santa Maria, São Leopoldo kaj Candelária. En tiu oportuno estis inaŭgurita “Strato Esperanto”

En 1966, sub la gvido de la ESPA-prezidanto, Ernani Dias Correa, estis efektivigita kampanjo por aĉeto de propra sidejo, en la urbocentro.

D-ro Ernani Dias Correa, ofte pro manko da kandidatoj, estis la prezidanto de ESPA dum pli ol 10 jaroj.

De la 2-a ĝis la 11-a de Oktobro 1978 estis prezentita en la Ĉambro de la Deputitoj la Unua Monda Ekspozicio de Infandesegnaĵoj, artkolekto kiu arigis desegnaĵojn kaj pentraĵojn faritajn de infanoj tri kaj okjaraĝaj venintaj el proksimume 50 landoj. La verkoj estis ricevitaj dank’al delegita reto de UEA kiu ebligis la interkomunikiĝon per la uzado de Esperanto. Ĉi tiu ekspozicio estis ankaŭ prezentita en aliaj urboj, inter kiuj Santa Maria (subteno de Federacia Universitato); Rio Grande; Curitiba, PR; kaj Marília, SP (dum Internacia Scienca Simpozio).

En Septembro 1979 reaperas la bulteno “Suda Stelo”, malgranda kaj presita per serigrafio. Ekde la 13-a numero apartenanta al Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA), sub la respondeco de Ivo Sanguinetti. Ĝi komencis esti presita per komputilo en Oktobro 1996, seninterrompe, kun la nomo “Ĝaŭĉa Stelo”.

La Unua Sud-Brazila Renkontiĝo de Esperanto estis realigita de la 19-a ĝis la 21-a de Septembro 1980, en Porto Alegre. La iniciato de tiuj renkontiĝoj venis de la ĝaŭĉaj esperantistoj kiuj pioniris la efektivigon de tiuj eventoj Sud-Brazilaj. Ĉeestis kiel invititaj partoprenantoj la esperantistoj: Francisco Almada, prezidanto de Brazila Konsilantaro de Esperanto (BKE), kun sia edzino Maria Pozder Almada, redaktorino de BKE-bulteno; Clara de Hess (Argentino); Gilberto A. Silva Velho, redaktoro de la informilo “Esperanto Notícias”; Alberto Barrocas kaj la edzino Heliane Barrocas (Urugvajo); Marlene kaj Salvador Raimundo; Rosane Caramez kaj aliaj. La elstaro de tiu renkontiĝo estis, interalie, la partopreno de gravaj esperantistojkiel pastroj Bruno Ostropolski (el Oberá, Argentino) kaj Pedro Urbaitis (Litovio), kiuj solene gvidis esperante la dimanĉan meson en la preĝejo “Menino Deus”. Krom la disdonado de libretoj en Esperanto por akompano de la meso, oni prezentis belan junan ensemblon, kies muzika repertuaro estis tradukita al Esperanto de Ivo Sanguinetti.

Iniciate de Dorval P. da Silva, prezidanto de Spiritisma Societo Allan Kardec, estis fondita en la 15-a de Novembro 1980, ĉe tiu societo, la Departemento de Esperanto (DESEAK), kie ESPA kaj GEA ĉiam trovis grandan kunlaboron.

1981 estis la jaro kiam realiĝis la 66-a Universala Kongreso de Esperanto, en Braziljo, unuafoje en Latin-Ameriko. ESPA partoprenis aktive en la arta vespero. Reprezentita pere de gejunuloj de Gaŭĉa Esperanto-Grupo, kun la entuziasma apogo de S-ino Lucila Dávalos Fernandes, direktorino de DESEAK. Oni sukcesis kunigi ĉirkaŭ 35 gejunulojn, kun la celo montri la belan gaŭĉan folkloron en la Nacia Teatro de Braziljo. Por la lernado de la dancoj oni bezonis tri monatojn de intensa laboro. Gimnastiko por la sukceso de monprovizo estis alia problemo. Dank’al ĉies klopodo, finfine oni survojas al Braziljo! Jen estas la esperantaj gejunuloj de ESPA, DESEAK kaj 35-CTG frate kunligante fortojn por pli bone reprezenti nian provincon kaj landon, la prezentado estis kun tekstoj tradukitaj al Esperanto de Ivo Sanguinetti, inkluzive la dancoj “Ĉimarita”, “Piedeto”, “Anuo”, “Sukerkano”, la defio de la “Ĉula”, ktp. Unu semajno antaŭ la du prezentadoj en Braziljo estis provludo en la klubo 35-CTG cele kuraĝigi la gaŭĉaron prezentiĝi antaŭ granda publiko. Tiu ensemblo de junuloj, sekve, prezentiĝis en la urbo Curitiba, PR en Septembro 1982, okaze de la 2-a Sud-Brazila Renkontiĝo de Esperanto.

Jam de dudek jaroj estas realigitaj tiuj interŝtataj Renkontiĝoj:

  1. Porto Alegre 19-a ĝis 21-a/09/1980
  2. Curitiba 4-a ĝis 6-a/09/1982
  3. Florianópolis 16-a ĝis 18-a/11/1984
  4. Curitiba 9-a ĝis 11-a/12/1986
  5. Santa Maria 7-a ĝis 9-a/10/1989
  6. Joinville 20-a ĝis 22-a/09/1991
  7. Curitiba 10-a ĝis 12-a/09/1993
  8. Campos do Jordão 12-a ĝis 15-a/09/1995
  9. Porto Alegre 18-a ĝis 23-a/09/1997
  10. Florianópolis 13-a ĝis 15-a/11/1999

La 31-an de Julio 1982 estis fondita Gaŭĉa Esperanto-Asocio, kiu celas la jenon:

  • Disvastigado kaj uzo de la Lingvo Internacia Esperanto en nia lando kajĉefe en la Ŝtato Sud-Riogranda;
  • Kunligi federacie la Esperantajn Sud-Riograndajn organizaĵojn, donante al ili helpon kaj instruon;
  • Stimuli kaj promocii la kreadon de novaj centroj dissemantaj la lingvon internacian.

Post la fondo de GEA en 1982, kiam Ivo Sanguinetti fariĝis prezidanto de GEA kaj samtempe de ESPA, la kunsidoj komencis okazi en la sama sidejo: Strato Andradas, 1137. Dum pli ol dek jaroj estis bonaj la rilatoj kaj kunlaboroj inter la du organizaĵoj. En Aprilo 1989 la prezidanto de ESPA, D-ro Sólon F. Sant’Anna, renovigis la permeson de GEA uzi la saman sidejon.

Dank’al DESEAK, pere de ĝia direktoro Dorval P. da Silva, estis perfekta integriĝo kaj GEA komencis uzi la 3-an etaĝon de la konstruaĵo ĉe la Strato Fernando Machado, 883 ĉiusabate. Tiu situacio daŭris ĝis Junio 1997, kiam estis inaŭgurita la nova sidejo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA) en la Strato Andradas, 1251, 10-a etaĝo.

Oni ne scias la kialon, kiu devigis ESPA fermi sian propran sidejon kaj fini siajn aktivecojn, oni diras, ke la ĉambro de ESPA estis ludonata al privata firmao kaj ke ĝiaj biblioteko kaj arkivo estas en netaŭga loko.

En la 31-a de Julio 1982, okaze de fondo de GEA, estis elektita la jena estraro por la periodo Aŭgusto 1982 – 1984:

Prezidanto: Ivo Sanguinetti; Vicprezidanto: Manoel Torres Abreu; Sekretario: Paulo Isaias Ereno; Kasisto: Wenceslau Gonçalves.

En 1982 okazis la forpaso de Ernani Dias Correa, unu el la plej elstaraj esperantistoj de Gaŭĉa E-Movado, prezidanto de ESPA dum pli ol unu jardeko, estante ankoraŭ ĝia Honora Prezidanto.

La 16-an de Majo 1983 la urbestro de la urbo “Lageado”, Erni Petry, dank’al influo de la esperantisto D-ro Lênio Marobin, aljuĝis la nomon Esperanto al grava promenejo de la urbo.

La 7-an kaj 8-an de Septembro 1984 okazis la 2-a Sud-Brazila Renkontiĝo de Esperanto.

En Decembro 1985 forpasis en Porto Alegre D-ro Modesto Belmonte de Abreu, elstara gaŭĉa esperantisto.

La 23-an de Marto 1987, okaze de la “Semajno de Santa Maria” estis inaŭgurita la Strato Esperanto.

La 13-an de Septembro 1997 estis inaŭgurita la biblioteko de GEA, kiu ricevis la nomon “Ary Zamora”, omaĝe al tiu karmemora esperantisto forpasinta en 1988. Ary Zamora fariĝis adepto de la Internacia Lingvo en 1922kaj estis dum pli ol 60 jaroj ĉefdelegito de UEA en Porto Alegre; prezidanto de ESPA kaj ĝia honora prezidanto; vicprezidanto de Brazila Konsilantaro de Esperanto (BKE), dediĉante sian tutan vivon al esperanta idealo.

En Aprilo 1989 okazis la 3-a Gaŭĉa E-Renkontiĝo, en la urbo Santa Maria.

En la 9-a de Oktobro 1994 okazis la 4-a Gaŭĉa Renkontiĝo de Esperanto, en la urbo Rio Grande.

De la 29-a ĝis la 30-a de Aprilo 1995 okazis samtempe la 1-a E-Renkontiĝo de Porto Alegre, la 9-a Sud-Brazila E-Renkontiĝo kaj memoriga festo de la 50-a datreveno de la fondo de ESPA kaj la 20-a de DESEAK.

De la 27-a ĝis la 28-a de Aprilo 1996 okazis la 9-a E-Renkontiĝo de Porto Alegre.

La 24-an de Julio 1999 estis elektita la jena estraro de GEA:

Prezidanto: Ivo Sanguinetti; Vicprezidanto: Joaquim Chaves; 1-a Sekretario Lygia Maria de Ferreira; 2-a Sekretario: Hermes Edgar Machado Jr.; Kasisto: Hilda Pinto.

Koncerne al la nuna situacio de la esperantaj societoj jam menciitaj, oni konscias ke la streboj por revigligo de Esperanto en ĝiaj urboj ne estas kontentigaj kaj ke la plimulto malaperis pro diversaj kialoj. Inter la esperantaj societoj aliĝintaj al GEA nur kelkaj el ili daŭre vivas: Esperanto-Societo de Rio Grande, Esperanto-Societo de Pelotas kaj Torres Esperanto-Rondo.

En Porto Alegre, la institucioj, kiuj instruas bazajn kursojn de Esperanto estas: Grupo Chico Xavier, Sociedade Bezerra de Menezes, Centro D. Tomé, Sociedade Espírita Paulo de Tarso, Sociedade Espírita Santa Terezinha kaj Sociedade Reforço da Verdade.

La Departemento de Esperanto de la Sociedade Espírita Allan Kardec (DESEAK), lokita en la Strato Fernando Machado, 883, daŭre kunlaboras kun Gaŭĉa Esperanto-Asocio, ekde ĝia fondo en 1960. Ĝi okazigas elstaran laboron por la disvastigo de Esperanto en kaj ekster spiritisma medio, kun la konstanta ideo esti neŭtrala laŭ rekomendo de nia kara Majstro Zamenhof.


Veja este artigo em português.

  • porto_alegre_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:24
  • de 127.0.0.1