olinda_eo

Olinda

Verkis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

“Esperanto Notícias”, de Januaro-Marto 1987, anoncas la ricevon de projekto veninta el Olinda – PE, kies celo estas la enkonduko de Esperanto en la unua kaj dua grado de privataj kaj oficialaj lernejoj de tiu urbo. La verko estas organizita de la instruistoj Edson Mascarenhas kaj José Antônio da Silva; la paĝoj 13-a, 14-a, 15-a kaj 16-a baziĝas sur la projekto de Prof. Euclydes Geraldis de Carvalho, el Bauru – SP.

Prof. Edson Mascarenhas estis prezidanto de Brazila Asocio pri Didaktiko de E-Kursoj, fondita la 3-an de Aprilo 1991, ĉe la publika ŝtata biblioteko “Presidente Castelo Branco”. Jam de ses jaroj Prof. Edson Mascarenhas laboras por la disvastigo de la lernado de Esperanto en pluraj edukejoj, same kiel en la Pontifika Katolika Universitato de Recife; en la Brazila Instituto de Lingvaj Studoj (Olinda – PE); Spiritisma Federacio de Pernambuco; Kolegioj Nóbrega kaj Souza Leão; “Instituto Bandeirante”; “Escola Polivalente Emilia Cavalcante de Albuquerque” (Cabo – PE); kaj en E-Kluboj de Olinda kaj Recife.

Sub la kunordigo de Brazila Asocio pri Didaktiko de E-Kursoj okazis, de la 19-a ĝis la 21-a de Julio 1996, la 1-a Esperanto Renkontiĝo de la Ŝtato Pernambuco, en Olinda, sub la jena temo: “Esperanto en la Lernejo”. En la evento partoprenis E-Asocioj de la jenaj urboj: Recife, Olinda, Caruaru, Cabo de Santo Agostinho, Jaboatão dos Guararapes kaj Moreno. Partoprenis ankaŭ reprezentantoj de Fortaleza – CE kaj Teresina – PI. La organizanto de la renkontiĝo estis la sindediĉa esperantisto, Prof. Edson Mascarenhas.

La 13-an de Novembro 1999 okazis, ĉe la Fakultato de Scienco kaj Administrado de Pernambuco, la 4-a Esperanto Renkontiĝo de la Ŝtato Pernambuco, sub la temo: “Esperanto Survoje al la Tria Jarmilo”. La kunordigo estis de la Brazila Asocio pri Didaktiko de E-Kursoj, de Olinda – PE, kaj kunlaboro de Pernambuka Esperanto-Asocio, sub prezido de D-ro Luís Marcio de Oliveira Assunção.


Veja este artigo em português.

  • olinda_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:30
  • de 127.0.0.1