pelotas_eo

Pelotas

Verkis Inĝ-roj Alberto Flores kaj Ivo Sanguinetti.

En la urbo “Pelotas” jam estis esperantistoj ekde 1906, Carlos Jacoboni estas nomo, kiu aperis alnotita en “Grammaire et Exercices”, de L. Beaufront. La 24-an de Aŭgusto 1947 estis fondita “Esperantista Societo de Pelotas”, iniciato de S-ro Helmuth Schenk kaj de lia fratino Symilde Schenk. Komence, Esperantista Societo de Pelotas estis en Spiritisma Domo, kiu frate disponigis sian salonon por kunvenoj kaj kursoj. La spiritisma societo staris en la angulo de la stratoj Benjamin Constant kaj 15 de Novembro. En ĝia inaŭgura kunsido la oratoro estis D-ro Bruno de Mendonça Lima, tradukinto de “Fundamento de Esperanto” al la portugala lingvo. La unua estraro konsistis el:

Prezidanto: Helmuth Schenk 1); Vicprezidanto: Dario Soares; 1-a Sekretario: Symilde Schenk 2); 2-a Sekretario: Fernando Brockstadt; Kasisto: Celso Boris Eston.

Esperantista Societo de Pelotas translokiĝis al sidejo de “Ruĝa Kruco”, kie ankaŭ estis efektiviĝintaj kursoj de Esperanto. Helmuth Schenk memlernis Esperanton kaj multe laboris por ĝia disvastigado en la urbo Pelotas.

Nuntempe Esperantista Societo de Pelotas malakceliĝas kaj samideano Carlos Kunde Filho multe laboras por la revigligo de E-movado en la urbo, ofte li partoprenas en kongresoj, renkontiĝoj, kunvenoj kaj aliaj eventoj, el kiuj li klopodas registri sonojn kaj bildojn de la plej elstaraj okazaĵoj.


Veja este artigo em português.


1)
Helmuth Schenk ĝis nuntempe (2006) apartenas al Esperanto-movado per la aliĝo al EASP.
2)
Symilde Schenk fariĝis poste unu el la plej elstaraj brazilaj esperantistinoj, en kies movado ŝi fariĝis prezidanto de EASP kaj BEL, krom komitatano “A” de UEA. Kaj kune kun sia edzo, Gilbert René Ledon, partoprenis aktive ne nur en multaj brazilaj kongresoj de Esperanto sed ankaŭ eksterlande.
  • pelotas_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 17:24
  • de 127.0.0.1