uberlandia_eo

Uberlândia

Verkis en la portugala D-ino Dina Lima Andreani kaj Prof-ro Luiz Antônio Pereira de Oliveira Júnior kaj esperantigis D-ro Osvaldo Pires de Holanda.

UEK - Uberlândia Esperanto-Klubo estis fondita la 15-an de Decembro 1946 kaj post malmulte da tempo ĝi malaperis sen lasi spurojn.

En 1948 alvenis al Uberlândia la familio de la bestkuracisto Carlos de Almeida Wutke, kiu interesiĝis pri Esperanto kaj la 18-an de Aŭgusto de la sama jaro li sukcesis reorganizi la movadon, sed malgraŭ la klopodoj de Sincero Borges da Silva, unua prezidanto de UEK, kaj de Hélio Gardassi, la unua periodo de E-movado en Uberlândia ne prosperis.

Carlos de Almeida Wutke fariĝis konata en la landa E-movado, dum tridek naŭ jaroj li disvastigis Esperanton ĝis lia forpaso la 28-an de Septembro 1987. Jen kion realigis Wutke favore al E-movado:

  • Dum du jaroj li instruis Esperanton en Gimnazio Anchieta;
  • Fondis Goiânia Esperanto-Klubon kaj instruis en la urbo Goiânia;
  • Instruis Esperanton en la urboj Monte Alegre de Minas kaj Itumbiara;
  • Prezidanto de Brazila Esperanto Kongreso en Fortaleza-1964;
  • Partoprenis E-konvencion en Belo Horizonte;
  • Ĉefredaktoro de Esperanto-Aldono, eldonita en la urbo Bagé, RS;
  • Aperigis artikolojn en ĵurnaloj kaj en la revuo “Reformador”, de Brazila Spiritisma Federacio;
  • Instruis, per koresponda kurso, lernantojn en Portugalio;
  • Subtenis, dum tri jaroj, programon ĉe Radio-Stacio “Cultura”, en Uberlândia; kaj
  • Estis delegito de UEA en Uberlândia.
  • Krome, li instruis Esperanton en dekoj da spiritismaj societoj, gimnazioj, Legio de Bona Volo, porinstruista lernejo; propagandis per radio, ĵurnaloj, festoj, ekskursoj, kunsidoj, konvencioj; sukcesis la agnoskon de Uberlândia Esperanto-Klubo kiel societo de Publika Utileco, laŭ la Municipa Leĝo 823, de la 4-a de Decembro 1959. En 1960 sukcesis inaŭguri la Avenuon Esperanto kaj en 1982 la monumenton al D-ro Zamenhof, kun la partopreno kaj kunlaboro de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, el Rio de Janeiro, kaj de Spiritisma Grupo Milda Lumo, de Uberlândia, okaze de la 15-a Brazila Seminario de Esperanto. Efektive li estis unu el la plej viglaj disvastigantoj de E-movado en Brazilo; pri li Afonso Borges Galego, kiu estis lia korespondanto dum longaj jaroj, publikigis en la revuo “Reformador”, de Decembro 1987: “Komentarii pri Esperanto en Uberlândia egalas al komentarii pri Wutke, ĉar dum li vivis tie li estis la animo de la movado”.

Sed la ekzemplo de sindediĉo kaj amo al Esperanto li lasis al la postvenintoj, inter kiuj Dina Lima Andreani, kiu prenis la torĉon per kiu ŝi klopodas veki almenaŭ parton de la dormantaj personoj en ŝia urbo cele al la lernado de Esperanto.

Delegito de UEA, ŝi eldonas la bultenon “Informilo”, dulingva, enhavanta ĉiam interesajn informojn ne nur pri la movado en Uberlândia, sed en la tuta lando.

Lina Andreani estas ĉiam atenta al la aferoj rilataj al Esperanto, tiel antaŭ kelka tempo, informita pri movado celanta la ŝanĝon de la nomo de la placo Zamenhof, ŝi gvidis manifeston kontraŭ la projekto prezentante, al la prezidanto de la leĝodomo, kolektivan peticion subskribitan de cent kvardek kvar personoj postulante la subtenon de la nomo Zamenhof, kio feliĉe sukcesis. Alia batalo pri kiu delonge ŝi sin dediĉas ĉe la urbodomo estas pro la reenmeto de la brustostatuon de D-ro Zamenhof malaperinta de la piedstalo resulte de fiago de vandaloj.

Malmulte da tempo post la fondiĝo de UEK-Uberlândia Esperanto-Klubo, ĝi malaperis sen lasi spurojn, tamen, Luís Antônio Pereira de Oliveira sukcesis trovi kelkajn dokumentojn, inter kiuj la protokolo de la fondiĝo pere de kiu oni scias, ke la unua estraro estis: Prezidanto: Haroldo Leite Pinto; Vicprezidanto: Orozimbo Arantes; 1-a Sekretariino: Célia Vilela da Silva; 2-a Sekretariino: Elza Arantes; 1-a Kasisto: Manoel da Costa Pereira; 2-a Kasisto: Mauro Santos Del’Izola; Bibliotekistino: Amália Martins Costa; Ina Sektoro: Luiza Bueno; Sociala Direktoro kaj Ekskursoj: Adair Peres; Direktoro pri Disvastigo: Euler Lannes Bernardes; Direktoro pri Instruado: Milvar Menezes. Kontrola Konsilantaro: Nelson Cupertino, João Faria Godoy, Odilon José Ferreira, João Dorneles Santos Júnior kaj Aderindo Lannes Bernardes.

La dokumentoj apartenis al Carlos de Almeida Wutke, poste translokitaj al “Spiritisma Centro Joana D’Arc”, Strato Ituiutaba, 633, kiu bonvole liveris ilin.

Post la forpaso de Carlos de Almeida Wutke, la 28-an de Septembro 1987, okazis sensekva periodo dum naŭ jaroj, tio estas, nur en 1996 dezirante omaĝi D-ron Zamenhof, Luís Antônio Pereira de Oliveira alvokis esperantistojn kaj amikojn kaj dum la kunsido iu indikis lin por gvidi la movadon en la urbo, kiun li asertis nur akcepti se li kalkulus je la apogo de ĉiuj, ĉar neniu kontraŭdiris, inkluzive Dina Andreani, urba UEA-delegito; li estis elektita kune kun aliaj estraranoj. La oficperiodo daŭris de 1997 ĝis 1999. Dum la unua jaro de la oficperiodo okazis diversaj kursoj, oni publikigis gazetartikolojn kaj Luís Antônio, Dina kaj Tânia veturis al “Curitiba” por partopreni en la 33-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta de la 12-a ĝis la 17-a de Julio 1997.

1998 – Dum tiu ĉi jaro Uberlândia Esperanto-Klubo okazigis E-kursojn ĉe la spiritismaj societoj: AME (Spiritisma Urba Alianco), Spiritisma Centro Paulo de Tarso, Spiritisma Kristana Unuiĝo kaj Spiritisma Centro Allan Kardec. Ĝis 1999 aperis ok numeroj de la bulteno “Nova Sento”, oficiala organo de UEK.

1999 – En Julio de tiu ĉi jaro UEK okazigis seminarion kun la temo “Esperanto kaj Esperantismo”, ĝi estis regiona renkontiĝo, partoprenis dek-sep personoj el Catalão – GO, Araxá – MG, Prata – MG kaj Uberlândia. En la sama monato Luís Cláudio reprezentis UEK en la 35-a Brazila Kongreso de Esperanto en Campo Grande – MS.

La 15-an de Decembro, okaze de la memoriga naskiĝdato de D-ro Zamenhof, estis elektita nova estraro, kies nova Ĝenerala Direktoro estas Luís Cláudio por la oficperiodo 2000 – 2002.


Veja este artigo em português.

  • uberlandia_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/23 16:49
  • de zehanonimo