barra_mansa_eo

Barra Mansa

Verkis S-rino Denise Arneiro Deslandes kaj S-ro Wilson Pereira Deslandes

En 1942 Obdego Augusto fariĝis delegito de UEA kaj en 1954 li, kune kun fraŭlino Lacyr Schettino kaj José Marinho da Costa, fondis klubon kaj estis aklamita la jena estraro: Prezidanto: F-ino Lacyr Schettino; 1-a Sekretario: Obdego Augusto; 2-a Sekretario: José Marinho da Costa; 1-a Kasisto: Luiz Vallejo; 2-a Kasisto: Sócrates Pimentel; Bibliotekisto: Dermindo de Mattos

La prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, D-ro Carlos Domingues, vizitis “Barra Mansa” kaj estis akceptita de Obdego Augusto, Elias Bandarowski kaj José Marinho da Costa. La klera kaj sindona BEL-prezidanto persone konstatis la klopodojn de la tieaj esperantistoj por disvastigo de Esperanto en la urbo.

Laŭ informoj, la esperantaj pioniroj en tiu urbo estis S-ro Obdego Augusto (entreprenanto), D-ro José Maria de Mello Costa (kuracisto) kaj S-ino Lacyr Schettino (poetino), loĝanta nuntempe en «Belo Horizonte».

1975, Denise Deslandes kaj Wilson Deslandes partoprenis en E-kurso ĉe la Fakultato de Filozofio, en Valença - RJ, invititaj de S-ro Augusto de Freitas, kies kurso estis gvidita de S-ro Amarílio Carvalho, kiun la paro Deslandes invitis, kaj li akceptis, instrui ĉiujn sabatojn en Barra Mansa; la kurso okazis ĉe la Komerca Industria Terkultura kaj Kampara Asocio. La 12-an de Decembro 1976 estis liveritaj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj atestoj al la aprobitaj lernantoj. De tiam la kursojestis realigitaj ĉe la Beletra Asocio «Barramansense», dum la tuta jaro 1977.

La 10-an de Septembro 1977 estis fondita, aprobita la statuto kaj elektita la unua estraro de Barra Mansa Esperanto-Klubo, kies direktoroj estis: Honora Prezidanto, Amarílio Carvalho; Prezidanto, Denise Arneiro Deslandes; Vicprezidanto, Wilson Pereira Deslandes; 1-a Sekretario, Sérgio Biolchini Justo; 2-a Sekretario, Ligia A. Deslandes; Kasisto, João Alfredo M. H. dos Santos; Bibliotekisto, João Antônio da Rocha; Kontrola Konsilantaro: Jane Maleck, Aurealice Athaide Cruz kaj Neusa Gomide Rocha. La supre menciita estraro realigis grandan aktivecon kaj la prezidantino ne nur en seminario en «Uberaba - MG», sed ankaŭ vojaĝis al Eŭropo uzante nur Esperanton. Reveninte el Eŭropo, la 26-an de Oktobro 1979 ŝi estis intervjuita de TV «Fluminense» pri la menciita vojaĝo. En Julio 1981 ok membroj de BMEK partoprenis, en Brasília, la Universalan Kongreson. La 10-an de Aŭgusto de tiu sama jaro Prof-ro Helmar Frank vizitis «Barra Mansa» kaj estis intervjuita de TV «Sul Fluminense» kun traduko de la prezidantino de Barra Mansa Esperanto-Klubo.

La 12-an de Aŭgusto 1983 inĝeniero Alberto Flores realigis prelegon en la Komunuma Domo de Barra Mansa.

Post 1984 la movado malvigliĝis kaj eĉ kunsidoj fariĝis nur malofte. La 14-an de Februaro la sidejo de la klubo estis redonita al «Transporte Sideral S/A» pro tio, ke dum unu jaro la klubo estis sen aktiveco. La 14-an de Marto 1984 oni decidis rezigni la aktivecojn de la klubo kaj fermi la sidejon. Eĉ tiamaniere, en Julio 1992 okaze de brazila kongreso en «Anápolis», invitita de S-ino Symilde Schenk Ledon, Denise Deslandes akceptis la postenon de Regiona Delegito en la Sudoriento de Brazilo (RJ, MG kaj ES) dum tri jaroj.

En Septembro 1992 la loka Framasona Sekcio starigas E-kurson kun la partopreno de okdek lernantoj kaj kiel instruantoj S-roj Sírio Silva, Wilson kaj Denise Deslandes.

La 3-a Esperanto-Renkontiĝo de la Paraiba Valo okazis en Barra Mansa, la 2-an de Junio 1990.

Nuntempe la E-movado estas sub la respondeco de NEEG - Nia Espero Esperanto-Grupo, kaj gvido de Cyro Barbosa Lima.


Veja este artigo em português.

  • barra_mansa_eo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 2007/07/05 14:41
  • de 127.0.0.1